Rokpasero
El Vikipedio
Rokpasero | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Petronia petronia |
Rokpasero estas paseroforma birdo.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Ĝi loĝas sur la rokaj montoj kaj malfekundaj areoj de Iberia duoninsulo orienta, tra norda Afriko kaj tra suda Eŭropo ĝis Centra Azio. Ĝi estas ne migranta en okcidento de ĝia teritorio, sed en Azio birdoj migradas pli suden kaj descendas de montoj suben. Ĝi altigas je alteco de 3.000 m ĝis 4.000 m. La birdo estas grega kaj ni povas renkontigi ĝin ĉirkaŭ homaj loĝlokoj en taŭgaj regionoj.
[redaktu] Aspekto
Ĝi aspektas kiel dika pasero 15-17 cm longa. Pezo 25-36 g. Ĝi havas regule malhel- kaj helbrune (laulonge) strekatan supran parton kaj flugilojn; sur kapo obtusan blanketan koronon, similan superokulan stripeton. Suba parto de korpo estas blanketa helebrune strekata. Sur la fino de ĝia vosto estas blankaj makuloj kaj flava determinanatanta gorĝa makulo (idoj ne havas), kiu estas malfacile videbla). Geplenkreskuloj estas samaj. Sur la tero ĝi ne saltas kiel pasero sed iras kiel motacilo aŭ alaŭdo.
Nestado Ĝi nestas sur sunaj rokmuroj, ruinoj kaj homaj loĝejoj. Nesto estas konstruita en kavoj, fendoj, sub ŝtonblokoj aŭ sub roktegmentoj. La birdo preferas nestado en kolonioj iam ĝis 100 paroj. Nesto estas farita de tigoj, folioj de herboj, radiketoj kaj estas sternata kun plumoj aŭ hajroj. Ino metas 5-6 blanketajn, malhelbrune kaj grize punktataj ovojn. Geparencoj kovas kune ovojn dum 12-14 tagoj, kaj nutras ankaŭ kune gejunulojn 20 tagoj en nesto. Post ekflugo, junaj estas kun parencoj, poste en aŭtuno gejunuloj formas apartan birdaron kaj vivas nomade kaj serĉas nutraĵon. Ĝi nestas 2 foje dum jaro.
[redaktu] Nutraĵoj
Ĉefe semoj kaj iuj insektoj.
[redaktu] Kanto
Laŭta siblisimila kanto kaj oni povas aŭdi en ĝia kanto tonoj de dompasero. Logo: dusilaba pej-i.