Románico
El Vikipedio
Románico (ne konfuzu al Romanica) estas esperantido proponita de anonimulo en 1991, kaj estas la praformo de Romanice. La ĉefaj diferencoj inter Románico kaj Esperanto estas:
- Ĝia pluralo finiĝas per -s, ĝiaj verboj per -n;
- Ĝi havas leksikonon rigore bazita sur la tarde vulgara latino;
- Ĝi havas pli simplan gramatikon — t.e. ĝi neniam igas la adjektivojn akordi kun la substantivoj, neniam deklinacias la substantivojn, k.a.;
- Ĝi havas specialan artikolon definitan (il) por indiki la tutan klason de substantivo: servar la hómino "servi la homon"; servar il hómino "servi la homaron";
- Ĝi havas ambaŭseksan pronomon por indiki nur la homojn;
- Ĝi havas verban sistemon kiun oni povas esprimi sinteze kaj analize.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Alfabeto kaj prononco
Alfabeto: A, B, C, D, E, F, G, Ĝ, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z. Malsamaj al Esperanto:
- CH havas sonon /ĉ/;
- J havas sonon /ĵ/;
- KH havas sonon /ĥ/;
- Q oni uzas nur antaŭ U kaj havas sonon /k/;
- SH havas la sonon /ŝ/;
- W havas sonon /ŭ/;
- X havas sonon /ks/;
- Y havas sonon /j/;
Krom tio, ĝi uzas diakritikon ´ por marki la fortan silabon se ĝi estas la antaŭ-antaŭlasta, kiel en auríkulo.
La akcentado sekvas la regulon de Ido.
[redaktu] Morfologio
Artikolo estas la, sed oni ankaŭ uzas la artikolon il por montri ke oni parolas ne pri individuo, sed pri klaso: il leono ne vere es la maxim potenta bestio en la foresto, pro ke oli ne vivan ilá (la leono ne vere estas la pli potenca besto en la arbaro, ĉar ĝi ne vivas tie).
Substantivoj finas per -o, la pluralon oni faras per -s. Ne estas kazoj.
La adjektivoj finas per -a, sed ne ŝanĝiĝas en pluralo.
La akuzativo en Románico estas indikata per prepozicio je: Je Julio kolpin Benjamino (Julion frapis Benjamino), sed se la objekto venas post verbo, oni ne metu je: Benjamino kolpin Julio (Benjamino frapis Julion).
Pronomoj estas mi (mi), ti (ci), vi (formala vi), ili (li), eli (ŝi), hi (ri), oli (ĝi), si (si), nos (ni), vos (plurala vi), ilos (vira ili), elos (ina ili), hos (ria ili), olos (ĝia ili). Por formi posedajn pronomojn, oni metu -a.
La verbaj finaĵoj estas tre malsamaj al Esperanto: -ar (infinitivo), -an (prezento), -in (pasinto), -un (futuro) -eban (kondiĉa), -es (imperativo). Oni povas, iomete kiel en la angla do, uzi la finaĝon -en kaj partikulojn has, van, volde, aŭ fay anstataŭ konjugi la verbon: mi skripten (mi skribas); mi here skripten (mi hieraŭ skribis); mi has skripten (mi skribis); mi van skripten (mi skribos); mi volde skripten (mi skribus); mi fay skripten (mi skribu).
[redaktu] Ekzemplo
Tri Anelos por la Albos sub la celo stelosa, Urukensa verso da J.R.R. Tolkien |
Tri Ringoj por la elfoj sub la hela ĉiel' Urka verso far J.R.R. Tolkien |
[redaktu] Eksteraj ligoj
http://www.homunculus.com/babel/aromanico.html