Esperantidoj
El Vikipedio
Oni nomas Esperantidoj tiujn planlingvojn forte influitajn de Esperanto. La unua Esperantido, tre eble, estas Mundolinco, proponita de J. Braakman (aŭ Braakmann) el Noordwijk, Nederlando, jam en 1888! La terminon kreis Claus J. Günkel.
Estas projektoj, kiel Ido aŭ la multaj projektoj de René de Saussure, kiuj klare estas esperantidoj, ĉu ĉar la aŭtoroj tion deklaris, ĉu ĉar la strukturo evidentigas ĝian parencecon. Aliaj esperantidoj ne estas deklaritaj, sed oni povas vidi ĝian esperantidecon laŭ ties strukturo (pastiĉaj esperantidoj). Fine estas kelkaj el ili, kies aŭtoroj deklaris malkaŝe rilaton al Esperanto, sed oni ne klare vidas tion en la strukturo, kiel ekzemple Romanal. Multaj projektoj, eble plejparto el ili estas nerektaj esperantidoj, vere estas "ididoj", t. e., provoj pri reformo de Ido, ĉar idistoj nature emas al reformoj.
Laŭ la celo, oni povas dividi Esperantidojn en fikciaj kaj nefikciaj. Fikciaj Esperantidoj, kiel Adjuvilo aŭ Arcaicam Esperantom estas proponitaj nur kun literaturaj celoj. Nefikciaj Esperantidoj estas projektoj kiuj celas anstataŭigi la "ortodoksan" Esperanton, kiel Ido. Oni povas dividi nefikciajn Esperantidojn en radikalaj kaj kompromisaj. Radikalaj projektoj, kiel Ido proponas gravajn ŝanĝojn en Esperanto; kompromisaj planlingvoj, kiel Antido, proponas malpli grandajn ŝanĝojn, ĝenerale restas ie inter Ido kaj Esperanto.
La reformo kaj "plibonigo" de Esperanto estas celo kaj eĉ revo de centoj kaj centoj da homoj, kiuj kredas, ke la manko de sukceso de Esperanto fontas el internaj lingvostrukturaj malperfektaĵoj. Solvinte ilin, la rezulta lingvo atingus la internacian kaj interhoman rolon dezirata por Esperanto. Proponantoj de oficiala Esperanto male opinias ke ĝi estas tute uzebla kaj fakte la plej uzata helplingvo.
Se oni studas la problemon skeptike, oni vidas ke kritikoj profunde ŝanĝas dum jardekoj, do tiu kiu estas nepardonebla eraro por unu generacio, fariĝas malgrava detalo al alia. Ekzemple, unua kritiko al Esperanto flanke de idistoj estas "mallogikeco", post generacioj, oni ne rigardas tion kiel gravan problemon, ĉar laŭ nuna pensomaniero, lingvoj ne funkcias laŭ logiko, sed laŭ internaj reguloj, kiuj nepre ne sekvas formalan logikon. Sekva grava kritiko, de interlingvistoj estis, ke Esperanto ne estas sufiĉe naturalisma aŭ agrabla al eŭropanoj, hodiaŭ oni batalis ĝuste kontraŭ Eŭropcentrismo kaj akuzas Esperanton esti tro Eŭropcentra.
Diris Zamenhof ke oni forgesas "ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero", li mem agnoskis ke Esperanto ne estas perfekta, sed nur estas taŭga. Sed taŭgeco sufiĉas! Se homoj rezistas nur al detaloj, kial supozate "pli perfektaj" planlingvoj fiaskis? Kial la mondo ne akceptis idon aŭ interlingvaon, aŭ unu el la pli ol ducent planlingvoj kiuj aperis post Esperanto, esperantidoj aŭ ne? "Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plu, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon", kaj ni ĝuas la mizerojn kaj la dolcaĵojn de la malperfektaj aferoj.
Enhavo |
[redaktu] Kelkaj Esperantidoj
[redaktu] A
- Adjuvanto (de Beaufront)
- Adjuvilo, fikcia
- Antido (de Saussure, 1907)
- Arcaicam Esperantom, fikcia dialekto por efekti arĥaisma.
[redaktu] D
- Dutalingue (1908)
[redaktu] E
- Eo, mallongaj radikoj (1926)
- Esk (M. Sendahl, Brazilo, 1912 aŭ 1913)
- Espenov
- Esperando (2000)
- Esperant', alternativa ĵargono
- Esperanta (esperantido)
- Esperanto de DLT, traduksistemo (1983)
- Esperanto moderna
- Esperantida (de Saussure, 1919)
- Esperantido
- Esperantuisho
[redaktu] F
- Framasona Esperanto, speciala ĵargono
[redaktu] I
- Idido
- Italico (Triola, 1909)
- Konkordio (de Saussure)
[redaktu] L
- Latin-Esperanto, (Giuliano Vanghetti, 1911. Vortprovizo baze prenita al Latino sen fleksio de Peano; gramatiko de Esperanto)
- Latin-Ido (Giuliano Vanghetti, kun influo de Ido)
- Linguo internationala (Evacustes Phipson, Groydon, 1908)
- Lingvo monde (Wladislas Kozlowski, San Diego (Kalifornio), 1949)
- Logo (esperantido) (Edgar Darde, Makcjevka, 1907)
[redaktu] M
- Menimo (Diego Starrenburg, Valencia, 1922)
- Moderna Esperanto (Teddy Hagner, Houston, 1958)
- Mondlango
[redaktu] N
- Neo (Alfandari, 1961)
- Normlingva Esperanto, teĥnika ĵargono
- Novam (1928)
- Nov-Esperanto (de Saussure, 1925)
- Nuv-Esperanto (J. Barral, 1910-12)
[redaktu] O
- Ortologia Esperanto
[redaktu] P
[redaktu] R
[redaktu] S
- Sen:esepera, svarabakta, kun 14 consonantoj (1996)
- Sintesal (N. Rubinin, Rusio, 1931)
- Slava Esperanto (Josef Konechný, 1912)
- Snifferanto (2006)
- Spelling (Johano Kubacki, Indiana, 1949)
[redaktu] U
- Unitario (1987)
- Universal (1923-1928)
- Universala lingva kodo, fikcia
[redaktu] V
- Vikto (1981)