Ros' Haruo
El Vikipedio
ROS' Haruo (naskita je la 29-a de marto, 1954) estas la Vikipediisto Haruo. Lia jura nomo estas Leland Bryant Ross.
Enhavo |
[redaktu] Vivhistorio
Li naskiĝis en Seatlo, kaj escepte de unu jaro en Tokio (1967.07-1968.06) kaj du jaroj en Novhaveno (Konetikuto) (1972.09-1974.05) li loĝas la tutan vivon ĝis nun en la aglomeraĵo Seatla. Liaj gepatroj (John Lister Ross, baptista pastro, kaj Janet Jacobsen Ross) mortis en trafika akcidento en aŭgusto 1968, post kio Haruo kaj liaj tri pli junaj gefratoj loĝis ĉe geonkloj en antaŭurbo Kirklando, kie li finis la mezlernejajn jarojn kaj (en 1970) aŭtodidakte lernis Esperanton.
[redaktu] Nuna priskribo
Li estas Delegito de UEA en Seatlo. Li servis fakdelegite pri pluraj fakoj, i.a. Alkoholuloj Anonimaj, Baptismo, himnologio, kaj suŝio. Li estas baptista laiko. Li loĝas, facile diveneble, en Seatlo. Li tradukas kaj de tempo al tempo eĉ verkas originale.
[redaktu] Eksteraj Ligoj
La Lilandejo (persona retejo) TTT-Himnaro Cigneta (granda rethimnaro)