Ruĝa cervo
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngRuĝa Cervo Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) |
||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Cervus elaphus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Multaj - vidu la tekston |
La Ruĝa cervo (Cervus elaphus) estas la due plej granda cervo-specio de la mondo post la alko. Ĝi longas 1,65 – 2,5 metrojn, kun vostoj je 12 – 15 centimetroj longa, altas 1,2 – 1,5 metrojn kaj pezas 100 – 250 kilogramojn. Ĝi estas ruĝbruna kun abdomeno iom hela. Ĝi portas helkoloran makulon sur la koksoj kaj malhelkoloran strion sur la dorso laŭlonge de la spino.
Iam oni kredis ke la ruĝa cervo estis unu specio kun subspecioj en Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko, sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke apartaj specioj estas la Eŭropa ruĝa cervo (Cervus elaphus) priskribata en ĉi tiu artikolo, la Centrazia ruĝa cervo (Cervus Affinis), kaj la Kanada cervo (Cervus canadensis) de Nordameriko kaj orienta Azio.
La ruĝaj cervoj vivas en miksaj arbaroj, altmontaj arbaroj kaj herbejoj aŭ maldensaj arbetaroj. Somere ili aktivadas sur altaj montoj kun prosperaj arboj kaj vivas 3 – 5 – ope. La cervino loĝas kune kun siaj idoj. La vircervo ĝenerale vivas sola aŭ formas kun aliaj samseksuloj grupon. Kiel plejparto de la alispecaj cervoj, la ruĝa cervo manĝas kaj trinkas akvon en frumateno kaj vespero, kaj tre viglas ĉe tagiĝo. Somere ĝi banas sin en marĉo aŭ lago. Ĝi manĝas arbofoliojn, ŝosojn kaj herbojn, ofte trinkas mineralan akvon aŭ lekas naturan salon. Ĝi estas sprita kaj lerta en kurado, havas akrajn flaradon kaj aŭdadon, sed malbonan vidadon. La vircervo defaligas kornajn vilojn en aŭgusto kaj septembro, kaj tuj post tio ĝi komencas serĉi por si kunulinojn. Tiam ĝi ofte krias, kaj ĝia basa krio povas aŭdiĝi fore je pli ol 1 kilometro. Dum tiu tempo intensa lukto okazas inter la vircervoj. La venkinto kolektas ĉirkaŭ sin grupon da cervinoj kaj pariĝas al ili. En majo kaj junio de la sekvanta jaro la cervino naskas ĝenerale unu idon ĉiufoje. La gravedeco daŭras 230 – 240 tagojn. La ĵus naskita ido havas makulojn sur si. La juna cervino maturiĝas en la aĝo de 3 aŭ 4 jaroj, dum la juna vircervo en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi 15 – 18 jarojn.
La juna korno de la ruĝa cervo estas valora ĉina drogo. Ĝia kvalito estas malpli bona ol tiu de la makula cervo, sed pli granda ol tiu de la lasta.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.workingforwildlife.org.uk/reserves/deer.htm
- http://animaldiversity.ummz.umich.edu/accounts/cervus/c._elaphus.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |