Rudolf Dassler
El Vikipedio
Rudolf Dassler (26-an de marto, 1896 en Herzogenaurach (Germanio) - 27-an de oktobro, 1974 en Herzogenaurach, je pulmokancero), estis fondinto de la germana sportsurhavaĵa kompanio PUMA kaj frato de Adidas-fondinto Adolf Dassler.
Komence li nomis la firmaon "Ruda" (Rudolf Dassler) kaj poste ŝanĝis la nomon al la nuna PUMA.
Sub li direktado, PUMA restis provinca kompanio. Nur sub direktado de lia filo Armin Dassler akiris PUMA mondkonatecon.