Rusia enlanda milito
El Vikipedio
La Rusa Enlanda Milito aŭ (rusa civila milito) inter la radikalaj socialaj demokratoj (kiuj poste nomis sin komunistoj) ("ruĝoj") unuflanke kaj iu heterogena grupo el reakciuloj, demokratoj, liberaloj, kaj aliaj ("blankoj") aliflanke, daŭris ekde 1917 ĝis 1922. Tio sekvis la oktobran revolucion kaj postulis nekonatan nombron de civitaj oferoj kaj rezultis gravajn detruojn, precipe en la urboj apud la transsiberia fervojo. Okaze aperis ankaŭ tria grupo, kiu nomis sin apere verdoj kaj politike esprimis sin kiel neradikalaj socialistoj.
En la interna milito partoprenis soldatoj de multaj fremdaj landoj sur terirtorio de Rusio, kiuj batalis surflanke de "blankoj". Tiel batalis ekz. trupoj de Pollando, 70.000 el Japanio, 2.500 el Britio, 1.500 el Francio, 1.500 el Italio kaj 8.000 el Usono. Famiĝis post la unua mondmilito kreita Ĉeĥoslovakaj legioj, kiu konsistis el en Rusio militkaptitaj soldatoj. Tiu ĉ. 60.000 soldatoj sukcesis okupi en 1918 la strategiajn urboj de transsiberia fervojo (Kazanj, Samara, ktp.). La Ĉeĥa legio apogis kun la aliaj atakantaj eksterlandaj potencoj la Blankojn, dum la rusa popolo simpatizis al la ruĝoj.
Ankaŭ eksterlandanoj apogis la ruĝojn, partoprenis en la bataloj de la Ruĝa Armeo. Multaj militkaptitaj hungaroj batalis ankaŭ kontraŭ la ĉeĥoj en la Ruĝa Armeo.
Kiel rezulto de la Enlanda Milito aperis la malsatmizero (malsatego). Dum la milito pereis (laŭ diversaj kialoj - estis murditaj, mortis pro malsato kaj pro malsano) ĉe 12 milionoj da homoj. Preskaŭ tuta industrio estis detruita, estis detruita granda nombro da urboj. Fine de la milito en landoj, aperintaj post pereo de Rusia Imperio - en Rusio, Belorusio, Ukrainio, Transkaŭkazio (Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝanio), Kazaĥio, Uzbekio, Turkmenio, Kirgizio, Taĝikio venkis "ruĝaj" (aŭ komunistoj). Estraroj de la landoj en 1922 subsrkribis pakton pri kreado de unueca ŝtato. Per tia maniero la Sovetunio estis fondita.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://militera.lib.ru/memo/russian/denikin_ai2/index.html
- http://militera.lib.ru/research/slobodin_vp/index.html
- http://koleso.by.ru
- http://militera.lib.ru/research/shambarov1/index.html
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Kategorioj: Artikoloj kun aldonaj eksteraj ligiloj | Historio de Rusio | Rusio | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922