Transsiberia fervojo
El Vikipedio
La transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, estas la plej grava trafikvojo de Rusio. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostok ĉe Pacifiko. La ekkonstruo okazis maje en 1891 proksime al Vladivostok, kaj la linio malfermiĝis oktobre en 1916 per inaŭguro de Amur-ponto ĉe Ĥabarovsk. La tuta elektrigado finpretiĝis nur je 25-a de decembro en 2002.
Ĉiun duan tagon forlasas la legenda "Trajno N-ro. 2" ("Rossija" = Rusio) la Jaroslavan stacidomon, por atingi post 7 tagoj – post 9.288 kilometroj – Vladivostokon ĉe la Japana maro.
Kelkaj gravaj urboj apud la linio: Moskvo, Niĵnij Novgorod, Kirov, Permo, Jekaterinburg, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ĥabarovsk, Vladivostok, Ĉita. Unu grava paralela devojo trairas la urbon Petropavlovsk de Kazaĥstano.
La transsibiria fervojo transiras 16 grandajn riverojn kiel: Volga, Vjatka, Kama, Tobol, Irtiŝ, Ob, Tom, Ĉulim, Jenisejo, Oka, Selenga, Seja, Bureja, Amur, Ĥor kaj Ussuri
Iom grandaj akvoj, kiuj apudas la fervojon: 207-kilometre preter la Bajkala lago kaj 39-kilometre preter Amura golfo.
La transsiberia fervojo debranĉiĝas ankaŭ al Centra Azio Astana, Taŝkent, Aŝgabat, Ĉinio kaj Mongolio (Ulan-Batoro), Pekino kiel Bajkal-Amur-ĉeflinio.
Enhavo |
[redaktu] Literaturo
[redaktu] Beletre
La Transsiberia fervojo iĝis ofte inspirfonto romana aŭ poezia: la franclingva svisa poeto Blaise Cendrars dediĉis al ĝi sian plej faman prozpoemo: prozo de l'Transsiberia fervojo.
[redaktu] Vojaĝo kaj Esperanto
Inter 1928 kaj 1932, Lucien PERAIRE,franca esperantisto, trairis Eŭropo kaj Azio kun biciklo. Inter Kazan (junio 1929) kaj Vladivostok(julio 1930), li uzis aparaton por bicikli sur la reloj de la transsiberia fervojo.