Sándor Petőfi
El Vikipedio
Sándor PETŐFI [ŜANdor PEtefi] (naskiĝis je la 1-a de januaro, 1823, mortis je la 31-a de julio 1849) estis la pseŭdonimo de Sándor PETROVICS, hungara poeto.
Li naskiĝis en Kiskőrös. Batalanto en la hungara liberecbatalo de 1848-49, li mortis sur batalkampo apud Segesvár (hodiaŭ Sighişoara en Rumanio).
[redaktu] Listo de verkoj
- A helység kalapácsa (1844) (La Martelulo de la vilaĝo) - komika eposo
- János vitéz (1845) (Johano la Brava)
- Az apostol (1848) (La Apostolo)
- Nemzeti dal (13-a de marto 1848) (Nacia kanto) - revolucia poemo
[redaktu] Famaj verkoj tradukitaj al Esperanto
La avo / El la hungara originalo trad. László Somlai. - Purmerend : Muusses, 1937. - 31 p. - (Muusses Esperanto Biblioteko ; 8)
Hungara poemaro II : (Petőfi kajero) / esperantigis R. Fiedler, A. de Marich kaj Rudolfo Rajczy. - Budapest : Nagy, 1907. - 8 p. (Esperanta Universala Biblioteko ; 4)
Johano la Brava / El la hungara: Kálmán Kalocsay. - 2. eld. - Budapest: Literatura Mondo, 1948. - 65 p. Originala titolo: János vitéz
Johano la Brava : bildrakonto / adapt. de poemfabelo de Sándor Petőfi. El la hungara trad. Kálmán Kalocsay. Bildoj laŭ freskoj de Béla Sándor. Proza teksto de Ada Csiszár. - Budapest, 1997. - 37 folioj : multaj ilustr. Originala titolo: János vitéz
Johano la Brava : popolfabelo en versoj / El la hungara originalo: K. de Kalocsay. [La ilustr. kreis Almos Jaschik]. - Budapest: Literatura Mondo, 1923. - 84 p. : ilustr. Originala titolo: János vitéz
Libero kaj amo : poemoj elektitaj / Sándor Petőfi. Trad.: Kálmán Kalocsay. - Budapest: Corvina, 1970. - 260 p.