Sándor Veress
El Vikipedio
Muziko > Klasika muziko > Moderna klasika muziko
Sándor VERESS (vereŝ) estis hungara komponisto kaj popolmuzikesploristo naskita la 1-an de februaro 1907 en Kolozsvár, Hungario kaj mortinta la 4-an de marto 1992 en Berno, Svislando. Li pristudis muzikkomponadon sub la direktado de Zoltán Kodály kaj Emanuel Hegyi. Lia pianprofesoro inter 1923 kaj 1932 estis Béla Bartók. En julio de 1930 li kolektis popolmuzikon en Moldovo, vilaĝo Cleja. Kiel komponisto li prezentis sin en Budapeŝto en 1933; en Prago, Parizo, Londono, Venecio ktp en 1935. Inter 1934 kaj 1940 li instruis muzikkomponadon en la Muzikaltlernejo en Budapeŝto, kie estis liaj disciploj inter alie György Ligeti kaj György Kurtág. De 1950 li vivis en Berno kaj priprofesoris komponadon, muzikteorion kaj inter 1968 kaj 1977 universalan muziksciencon kaj popolmuzikon. En 1949 li ricevis Kossuth-premion.