Hans Hermann Kürsteiner
El Vikipedio
Hans Hermann KÜRSTEINER [kürstajner] (naskiĝis la 14-an de novembro 1885 en Sankt-Galo, Svislando; mortis en 1968) estis svisa esperantisto kaj komercisto. Li esperantiĝis en 1908. Li fondis Esperanto-grupon en Sankt-Galo kaj estis sekretario de Svisa Esperanto-Societo. Li estis de 1934 ĝis 1936 ĉefdelegito de UEA kaj kunlaboris al la Enciklopedio de Esperanto.
Li estis de 1940 ĝis 1947 prezidanto de la "Ĝeneva UEA", kiu post la Skismo de 1936 pluvivis apud Internacia Esperanto-Ligo. En 1947 li fariĝis same kiel IEL-prezidinto Louis Bastien honora prezidanto de UEA.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |