Satyajit Ray
El Vikipedio
Satyajit RAY [satjaĝit re] naskiĝinta je la 2-a de majo 1921 en Kolkata kaj mortinta je la 23-a de aprilo 1992 en Kolkata, estis barata filmreĝisoro el Okcident-Bengalo (kaj li verkis siajn filmojn en la bengalalingvo) kaj estas inter la kelkdek grandaj klasikaj majstroj de la tutmonda kino.
Li estas konata pro sia humanisma aliro al kinarto. Li studis en Shantiniketan la Tagora kampara universitato, kie li pasigis multe da tempo aŭskultante okcidentan klasikan muzikon. La kinarto de Ray konsistas en rara miksaĵo de intelekto kaj emocio. Ĝi estas precize regita, detalama, kaj samtempe profunde emociiga al la spektantoj, ne tamen uzante patoson nek troan dramecon.
[redaktu] Famaj filmoj
- Pather Panchali (kanto de la pado) 1955
- Jalsaghar (la muziksalono) 1958
- Mahanagar (la granda urbo) 1963
- Shatranj ke Khilari (la ŝakluduloj) 1977
- Agantuk (la nekonatulo) 1991