Schaan
El Vikipedio
Schaan urbo de Liĥtenŝtejno |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Ŝtato | Liĥtenŝtejno | ||||
Loka registaro | Landstrasse 19, LI-9494 Schaan | ||||
Urbestro | Daniel Hilti | ||||
Areo | 26,8 km² | ||||
Alto super maro | 450 m | ||||
Loĝantoj | 5775 (2005-06-30) | ||||
Loĝdenso | 215 loĝ./km² | ||||
Horzono | +1 | ||||
Poŝtkodo | 9494 | ||||
Telefona antaŭkodo | +423 237 | ||||
Kodo laŭ BFS | 7005 |
Schaan [ŝan] estas komunumo en Liĥtenŝtejno. Ĝi situas norde de Vaduzo kaj havas plej multe da loĝantoj inter la liĥtenŝtejnaj komunumoj. Kiel montras la mapo, du apartaj teren-pecoj en la montaro apartenas al la komunumo.
Tra Schaan iras la fervojo inter Svislando kaj Aŭstrio (Vorarlbergo). Lastatempe Schaan iĝis signifa industriejo (firmaoj Hilti, Hilcona kaj Ivoclar-Vivadent).
[redaktu] Historio
En la romia tempo la romia vojo inter Aŭgsburgo kaj Milano iris tra Schaan, tiam supozeble nomata Scana. Tie ekzistis romia kasteleto por batali alemanojn.
Arkeologiaj trovoj en tomboj indikas, ke post alveno de la alemanoj longe ekzistis apartaj setlejoj de alemanoj kaj romanĉoj. Eĉ nun ekzistas du "alpaj societoj": alemana societo Gritsch kaj romanĉa societo Guschg.
![]() |
Komunumoj de Liĥtenŝtejno |
---|---|
Altejo (sude): Balzers • Planken • Schaan • Triesen • Triesenberg • Vaduzo | |
Malaltejo (norde): Eschen • Gamprin • Mauren • Ruggell • Schellenberg |
Kategorioj: 47° N | 9° E | Liĥtenŝtejno