Triesen
El Vikipedio
Triesen [trizn] estas unu el la komunumoj de Liĥtenŝtejno. Ĝi havas 4.598 loĝantojn, ampleksas 26,4 km² kaj estas la tria plej granda komunumo de Liĥtenŝtejno. Triono de la loĝantaro estas eksterlandana. La komunumo situas sude de Vaduzo; ĝi enhavas la plej sudan lokon de la lando, pli sudan ol la sud-okcidente de ĝi situanta komunumo Balzers. Ĝi limas al du svisaj kantonoj: okcidente al Sankt Gallen, sude al Grizono.
La komunumo konservas ne nur historian vilaĝan strukturon, sed ankaŭ teksejon el 1863, kiu atestas pri komenca industriiĝo.
Retejo: www.triesen.li
![]() |
Komunumoj de Liĥtenŝtejno |
---|---|
Altejo (sude): Balzers • Planken • Schaan • Triesen • Triesenberg • Vaduzo | |
Malaltejo (norde): Eschen • Gamprin • Mauren • Ruggell • Schellenberg |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.