Seán Ó Riain
El Vikipedio
D-ro Seán Ó Riain estas irlanda diplomato kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, aŭ EEU ekde 2002. Li doktoriĝis en Trinity College, Dublino en 1985 pro lingvapolitika tezo komparante la lingvoplanadon en Irlando kaj en Kebekio. Mallongigo de lia tezo pubikiĝis en 1994 kiel "Pleanáil Teanga in Éirinn 1919-1985" (Lingvoplanado en Irlando 1919-1985).
Li naskiĝis en Tiobraid Árann (Tipperary) en 1955, kaj studis en la Nacia Universitato de Irlando, Gaillimh, kaj en Trinity College, Dublino.
Kiel diplomato li laboris dum 16 jaroj en la irlandaj ambasadoj en Aŭstrio, Aŭstralio, Pollando, Germanio, kaj nun en la Konstanta Reprezentejo de Irlando ĉe Eŭropa Unio, Bruselo. Oni povas legi la liston de liaj verkoj en pluraj lingvoj, pli ampleksan biografion, kaj pli ol 45 el liaj artikoloj en ses lingvoj ĉe [1].
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Persona retejo (esperante kaj plurlingve)