Segovio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Kastilio kaj Leono > Segovio
Segovio, hispanlingve Segovia, estas kastilia urbo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio.
Loĝantaro: ĉ. 55.000 homoj
Alteco super marnivelo: 1002 metroj.
Demografia evoluo de Segovio inter 1991 kaj 2004 | |||
1991 | 1996 | 2001 | 2004 |
54 375 | 54 287 | 54 368 | 55 586 |
[redaktu] Vidindaĵoj
La centra parto de la urbo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO de 1985.
Ĉefa vidindaĵo estas la romia akvokonduktilo, tre bone konservita, kiu portis la akvon ĝis antaŭ nelonge el la montaro je distanco de 17 km ĝis la centro de la urbo.
Tre bela kaj situanta en spektakla loko estas la malnova araba kastelo aŭ Alcázar.
Ankaŭ grava estas la Katedralo.
[redaktu] Provinco
Segovio estas ĉefurbo de samnoma provinco. Ĉefaj urboj: Cuéllar, El Espinar, Sepúlveda kaj Riaza.
[redaktu] Eksteraj ligoj