Sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado
El Vikipedio
La demando, ĉu ekzistas sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado, aŭ ĉu eventuale la movado eĉ povas esti nomata sekto, estas ofte levata ene de kaj ekster la Esperanto-movado.
Efektive oni povis aŭ povas foje observi kelkajn trajtojn en la movado, kiuj povas esti nomataj sektecaj:
1. Troa konvinkeco pri la valoro de Esperanto
Jam la Himno de Esperanto diras pri la esperanta lingvo (aŭ, pli verŝajne, ĝia interna ideo): „Al la mond’ eterne militanta, ĝi promesas Sanktan harmonion“. Tio donas al la movado kvazaŭ religian karakteron. Krome Zamenhof verkis (laŭ modelo de la germana nacia himno) poemon komenciĝantan per la vortoj „Nia lingvo Esperanto super ĉio en la mond’“.
2. Personkulto
Ekzemplo de troa estimo al la fondinto de la movado estas kanto de Nella Boon el la Esperanta Kantokolekto de Jan Hendrik Vink, ĉirkaŭ 1930, kies unua strofo tekstas jene:
Himno al Zamenhof
Tre ĝoje sonu nia ĥor’,
Tre laŭte batu nia kor’,
Por nia glora Majstro!
Ekkantu ni per unu strof’
Por nia fama Zamenhof,
Admiru, laŭdu, honoru lin,
Ĝis spiro forlasos nin.
3. Endoktrinigo
Foje esperantistoj emfazas, ke ne sufiĉas nur instrui la lingvon kaj informi pri ĝia aplikado, sed ke tre necesas ankaŭ endoktrinigi la lernantojn. Kelkaj esperantistoj tre fervore kaj emocie pledas por Esperanto.
4. Tro decida kontraŭbatalo de negativaj informoj pri Esperanto
Foje esperantistoj akre kontraŭbatalas la publikigon de negativaj informoj aŭ spertoj pri Esperanto. Kiam en 1994 aperis en la svisa ĵurnalo „Neue Zürcher Zeitung“ artikolo kun la titolo „Nekrologo pri Esperanto“, la ĵurnalo publikigis mallonge poste legantleteron de esperantisto, kiu nomis la maltrafan informadon pri Esperanto "paŝo al lingvocido" kaj sekve al "genocido" komparebla al la holokaŭsto.
5. Malrespekto al la decido forlasi la movadon
Esperantistoj foje inklinas paroli aparte laŭde pri aliaj movadanoj kaj aparte mallaŭde pri tiuj, kiuj forlasis ĝin. Ekzemplo por tio estas la artikolo „Laste… Malaperis“ pri la kabeiĝo de Christopher Culver en TEJO Tutmonde 2005:2.
Laŭ la Principaro de Frostavallen, "sekteca karaktero" de la Esperanto-movado montriĝas en "tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.".
La sektecaj trajtoj koncernas ĉefe la historion de Esperanto. En la pasintaj jardekoj kelkaj trajtoj (ekzemple admiro de la "Majstro", portado de steloj) malpliiĝis, kaj samtempe la movado fariĝis pli kaj pli malferma al ĉiuspecaj diskutoj. Ekzemplo estas la tre kritikema libro "Esperanto sen mitoj" (1999, 2003) de Ziko van Dijk.
Oni povas argumenti, ke ioma sekteco helpas al la plua evoluo de la movado, ĉar en decide por-esperanta atmosfero oni povas plej facile ĉerpi energion por plia esperanta agado. Aliflanke, kiam en la ekstera mondo estiĝas bildo de la movado kiel sekto, tio povas grave malhelpi ĝian plian sukceson.