Selando
El Vikipedio
|
||
Nacia moto: E mare libertas (Latino: El la maro, libereco) |
||
Oficiala lingvo | Angla | |
Regnestroj | Princo kaj Princino Roy Bates kaj Joan Bates |
|
Registrarestro | Regento Michael Bates | |
Surfaco |
550 m² |
|
Loĝantaro | 1 (Michael Bates; 2002) | |
Stabliĝo – Deklarita – Agnoskita |
2-a de septembro 1967 neniam |
|
Mono | Selanda dolaro. ligita usona dolaro | |
Tempa zono | UTC |
La Princlando de Selando (Principality of Sealand) estas mikronacio, memproklamita ŝtato, lokita ene de la mara teritorio de la Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi troviĝas en forlasita instalaĵo en la Norda Maro. La areo de la instalaĵo estas ĉ. 550 m².
Roughs Tower, oficiale nomita HM Fort Roughs, estas instalaĵo konstruita dum la Dua Mondmilito, por gardi la havenon de Harwich. Ĝi situas en 51°53′40″N, 1°28′57″E, je ses mejloj for de Suffolk kaj ok de Essex, Anglio.
La instalaĵo estis okupita de la familio de Paddy Roy Bates el 1967, kiam ili alvenis al Roughs Tower/HM Fort Roughs kiel radiopiratoj. Li deklaris sin kiel princo de Selando.
La statuso de Selando estas agnoskita de neniu lando, kaj ĝi estas konsiderata parto de la Unuiĝita Reĝlando, kaj specife propraĵo de la Ministerio de Defendo.
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |