Sergej Tanejev
El Vikipedio
Sergej TANEJEV (ruse Сергей Иванович Танеев, naskiĝis 1856, mortis 1915). Esperantistiĝis en 1894. Rusiano. Fama komponisto.
Jen du eltiraĵoj el lia taglibro:
"29.04.1895. Vespere mi estis ĉe Lev Nikolajeviĉ. Ni interparolis pri la malpermeso de la gazeto La Esperantisto. L.N. diris, ke li volas klopodi pri permeso de la gazeto, por ke ĝin eldonu Posrednik".
"30.04.1898. Ni tagmanĝis: Juŝa, Kola kaj la esperantisto Fedorovskij, intencanta presi miajn Esperantajn romancojn" (S. Tanejev. Dnevniki. 1894-1898. -- Moskva, 1981).
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |