Serpento
El Vikipedio
Serpento estas vertebrulo sen piedoj kun longa maldika korpo tegita per skvamoj, kiu vivas kiel rabobesto. Kelkaj serpentoj estas venenaj, aliaj sian predon strangolas.
En ledindustrio estas uzata serpenthaŭto, karakterizata per ŝildetoj.
Serpentoj (Ophidia = Serpentes) estas subordo de skvamuloj el klaso de reptilioj (rampuloj). La plej gravaj familioj estas Kolubredoj kaj Vipuredoj. El grandaj sufokserpentoj estas la plej konataj boao, anakondo kaj pitono.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=174118
- http://www.embl-heidelberg.de/~uetz/families/taxa.html
- http://biology.bangor.ac.uk/~bss166
- http://www.itmonline.org/arts/snakes.htm