Sigurdo la 1-a (Norvegio)
El Vikipedio
Sigurdo la 1-a de Norvegio, Sigurd Magnusson, (ĉ. 1090 – 26-a de marto 1130) estis reĝo de Norvegio de 1103 ĝis sia morto. Li ankaŭ havis la nomon Sigurður Jorsalafari en la norena (pra-nordia) lingvo, t.e. "Sigurdo Jerusalemo-vojaĝanto". Li reĝis komence kune kun siaj (duon-)fratoj Eysteinn kaj Olaf, post ties mortoj sola.
Sigurður troviĝis en Palestino kiel krucmilitisto en 1110; tie li partoprenis en la sieĝo de Sidono fare de reĝo Baldueno la 1-a.
La epokon ekde lia reiro al Skandinavio ĝis lia morto en 1130 la sagaoj nomas "La bona tempo".
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Indiafari