Sikuloj
El Vikipedio
Sikulo estas hungarlingva loĝanto en la sud-orienta angulo de Transilvanio (ĉirkau 50.000 km2 en la nuna Rumanio). Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj onoguroj (Bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la madjara tribestro Árpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri ĝia origino el la hunoj de Atilo. Mem la nomo sikulo estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flave (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevelo).
Noto: kese, kesely en la hungara lingvo.