Simon Petljura
El Vikipedio
Simon PETLJURA (naskiĝis la 17-an de majo 1879 en Poltavo, mortis la 26-an de majo 1926) estis politika gvidanto de Ukrainio post la unua mondmilito.
Petljura estis naciista gvidanto de Ukrainio post la unua mondmilito, kiam li sensukcese batalis por la sendependiĝo de Ukrainio post la Rusa Revolucio 1917, Li estis prezidento (1919) (ĉefatamano) dum la Rusa Enlanda Milito. Post invado de la soveta Ruĝa Armeo kaj la aligo de Ukrainio (kreo de bolŝevista registaro), li fuĝis al Francio.
Petljura estis murdata fare de juda studento, pro lia supozita respondeco en la pogromoj dumregadaj. Li estas entombigita en Cimetière du Montparnasse en Parizo, Francio.