Sinaludo
El Vikipedio
Por la agadlinio de Wikipedia, bonvolu vidi: Wikipedia:Avoid self-references

Sinaludo estas fenomeno en naturaj aŭ formalaj lingvoj konsistanta en frazo aŭ formulo aludanta sin rekte, per ia intera frazo aŭ formulo, aŭ per ia enkodigo.
Sinaludo eblas kiam estas du logikaj niveloj, iu nivelo kaj iu meta-nivelo. Ĝin oni plej ofte uzas en matematiko, filozofio, komputila programado, kaj lingvistiko. Sinaludaj diroj ofte povas konduki al paradoksoj (sed rigardu antinomion por limoj al la graveco de tiuj).
Enhavo |
[redaktu] Uzaĵoj
Ekzemplo pri sinaluda situacio estas tiu de aŭtopoieso (sinkreo) (en:autopoiesis), ĉar tie la logika organizaĵo mem produktas la fizikan strukturon kiu sin kreas.
En metafiziko, sinaludo estas subjectiveco, dum "hetero-aludo", nomiĝas (vidu Niklas Luhmann), objektivecon.
Sinaludo okazas ankaŭ en literaturo kiam aŭtoro aludas al sia verko ene de la verko mem. Famaj ekzemploj inkluzivas
- Cervantes, Quixote,
- Denis Diderot, Ĵako, la fatalisto kaj lia mastro (fr;Jacques le fataliste et son maître),
- Italo Calvino, Se vintranokte veturanto,
- Luigi Pirandello, Ses karakteroj serĉantaj aŭtoron.
Tio intime rilatas al la koncepto rompadi la kvaran muron (en:breaking the fourth wall) aŭ meta-aludo (kio ofte implikas sinaludon). La surrealista pentristo René Magritte famas pro siaj sinaludaj verkoj.

Sinaludon oni ankaŭ uzas en taŭtologio kaj en licigita termino. Kiam vorto sin difinas (ekz. Maŝino: ĉiaj objektoj mekanike kunmetitaj), rezulto estas taŭtologa. Tia sinaludo povas esti sufiĉe komplika, entenante plenajn propoziciojn anstataŭ simplajn vortojn, kaj farantaj argumentojn kaj terminojn kiuj postulas licon (akceptado ilin kiel pruvo pri si).
Sinaludo en komputiko vidiĝas en la koncepto rekurso (en:recursion), kie programa unuo sin subtenas sur okazaĵoj de si mem por plenumi ian komputon. La komputika lingvo Lisp estas speciale dezajnita por utiligi rekurson. Objekt-orientitaj lingvoj uzas specialajn ŝlosilvortojn por aludi al la aktuala okazaĵo de objekto kiel this
en la komputikaj lingvoj Java, PHP, aŭ C++ aŭ Me
en Visual Basic.
[redaktu] Ekzemploj
[redaktu] Frazoj
- Ĉi frazo kurtas.
- Mi ne estas la subjekto de ĉi tiu frazo.
- "Mi" estas la subjekto de ĉi tiu frazo.
- Kiu demando estas ankaŭ sia propra respondo?
- Jena frazo entenas tridek tri literojn.
- Ĉi frazo havas trii erarrojn.
- Jena frazo ne verbon.
- Ĉi tiu frazo havas, kaj tial enenas du verbojn.
- Faras malveraĵon kiam antaŭata de sia propra cito faras malveraĵon kiam antaŭata de sia propra cito. (Ĉi tio, la originala quine"", estas versio de la mensoga paradokso, ekzemplo de malrekta sinaludo kondukanta al paradokso.
- Paradokso de Russell: La aro de ĉiaj aroj kiuj ne membras al si (kiu entenas, kaj tial ne entenas, kaj tial ja entas sin)
- La sekcio de ĉi tiu artikolo pri ekzemploj aludas al si.
- Ĉi tiu frazo ekzemplas kakozelion (uzado de raraj aŭ fremdaj vortoj por aspekti klera).
- Ĉiu regulo havas esceptojn.
- Ĉiuj ĝeneralaĵoj malveras.
- 74.6% da statistikaĵoj estas tute fantaziaj.
- La sekva diro veras. la malsekva diro malveras.
- Ĉi diro ne entenas la literon y.
- Ĉu ĉi tio estas demando?
- Estas du eraroj en ĉi tiu ĉi diro.
- Ti frazo ne sinaludas, ĉar ti ne estas vorto. ~ Douglas Hofstadter
- Se la signifoj de vera kaj falsa interŝanĝiĝus, ĉi tu frazo ne estus falsa.
- Klaku jen
- Vi estas ĉi tie.
[redaktu] Poezio
- "atentu: ne legu ĉi tiun poemon far Ishmael Reed - "la malsato de ĉi poemo legendas, ĝi forprenis multajn viktimojn"
[redaktu] Referencoj
- (angle) Hofstadter, D. R. (1980). Gödel, Escher, Bach: an Eternal Golden Braid. New York, Vintage Books.
- (angle) Raymond Smullyan (1994), Diagonalization and Self-Reference, Oxford Science Publications, ISBN 0-19-853450-7
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Teoremoj de nekompleteco
- diabla cirklo
- sinaludo
[redaktu] Aleksteraj ligiloj
- (angle) The Paradox of Self-Amendment: A Study of Logic, Law, Omnipotence, and Change, by Peter Suber (Peter Lang Publishing, 1990). Libro-longa esploro prri sinaludado en la juro. (La libro elxerpiĝis, sed la tuta teksto enpage disponiĝas perrete.)
- (angle) This Is The Title Of This Story, Which Is Also Found Several Times In The Story Itself, by David Moser.
- (angle This is Not the Title of This Essay: A Playful Look at Attempts to Solve the Problems of Paradox and Self-Reference, by Tim Maly
- (angle) Self-Referential Aptitude Test, by Jim Propp
- (angle) Sinaludo kaj ŝajna sinaludo