Luigi Pirandello
El Vikipedio
Luigi Pirandello | |
---|---|
Itala verkisto | |
Naskiĝo | 28-a de junio, 1867 Agrigento, Sicilio, Italio |
Morto | 10-a de decembro, 1936 Romo, Italio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Luigi PIRANDELLO [luIĝi piranDELlo] (naskiĝis la 28-an de junio, 1867, mortis la 10-an de decembro, 1936) estis itala verkisto, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1934.
Pirandello naskiĝis en Agrigento, Sicilio. Mondfamon li akiris ĉefe pro siaj teatraĵoj, kiuj poste influis la Absurdan Teatron de Samuel Beckett kaj Eugène Ionesco kaj la ekzistencialismon de Jean-Paul Sartre. Krom dramojn Luigi Pirandello ankaŭ verkis eseojn, romanojn, novelojn kaj poemojn.
Pirandello mortis en Romo en 1936.
[redaktu] Listo de verkoj
- Il fu Mattia Pascal (romano, 1904)
- Saggio sull'Umorismo (eseo, 1908)
- La vita nuda (noveloj, 1910)
- Sei personaggi in cerca d'autore ("Ses personoj serĉantaj aŭtoron", dramo, 1921)
- Enrico IV (dramo, 1922)