Sitedoj
El Vikipedio
Sito | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||
|
Sitedoj (Sittidae) estas familio (24 specioj tutmonde) de paseroformaj birdoj. Ili estas malgrandaj kantbirdoj (11-18 cm), kun granda kapo, forta alenforma beko, mallongaj fortaj kruroj kun pikaj ungetoj kaj mallonga vosto. Ili estas tre buntkoloraj, ambaŭ seksoj same aŭ simile kolorigitaj. Ilia aspekto estas karakteriza kaj ĉiuj specioj estas distingebla kiel sitoj, je unua ekrigardo. Ĉiuj estas arbaj birdetoj grimpantaj sur trunko, kelkaj specioj akomodiĝas al vivo sur rokoj.Ili havas nekutiman abilecon grimpi kapon-sube, difrence de specioj kiel pegoj, kiuj nur reenas sur trunko.
Ili estas ĉiomanĝuloj, manĝas insektojn, nuksojn kaj semojn (precipe vintre). Principe ili ne migras, sed Kanada sito (Sitta canadensis) migradas el nordo de ĝia teritorio suden. Ili kovas en trunkkavoj aŭ en fendoj. Iuj specioj grandecon de enflutruo etigas per agrilo.
Ili vivas en Norda Ameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio. En Eŭropo vivas unu genro kun tri specioj. En centra Eŭropo nur Eŭropa sito. Ĝi havas en sia disvastiĝareo kelkajn subspeciojn.
[redaktu] Listo de specioj
- Sitta europaea - Eŭropa sito
- Sitta neumayer - Roka sito
- Sitta carolinensis
- Sitta nagaensis
- Sitta cashmirensis
- Sitta castanea
- Sitta himalayensis
- Sitta victoriae
- Sitta pygmaea
- Sitta pusilla
- Sitta whiteheadi - Korsika sito
- Sitta ledanti - Kabila sito
- Sitta krueperi - Turkia sito
- Sitta villosa
- Sitta yunnanensis
- Sitta canadensis - Kanada sito
- Sitta leucopsis
- Sitta tephronota
- Sitta frontalis
- Sitta solangiae
- Sitta oenochlamys
- Sitta azurea
- Sitta magna
- Sitta formosa
[redaktu] Libroj
- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8