Smolensk
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Rusio > Smolensk < Urbo
Smolensk (ruse Смоле́нск) estas urbo en okcidenta Rusio, ĉefurbo de Smolenska provinco. Inter kelkaj aliaj urboj de Sovet-Unio ĝi estis post la Dua mondmilito nomumita "Urbo-Heroo".
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 66401.
La urbo estis fondita kaj ekhavis statuson de urbo en jaro 862.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
La urbo estas ĉe supra parto de rivero Dnepr (Днепр).
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1868). La ĉefa linio estas Moskvo - Varsovio, kvankam ĝi estas historie ne la unua. La unua estis Orjol - Riga.
[redaktu] Historio
La unua mencio de la urbo estas datita je 862 jaro. La urbo aperis pro la ekzistinta tiam komerca rivera vojo "el nordianoj al grekoj".
Smolensk, pro sia ĉelima situo, plurfoje devis roli kiel ŝildo de rusia ŝtato. Grandaj bataloj okazis apud ĝi dum la militiro de Napoleono en 1812 kaj dum la Dua mondmilito en 1941.
En jaro 1959 la urbo havis 160 mil loĝantojn.