Solange Fernex
El Vikipedio
Solange FERNEX (naskiĝis la 15-an de aprilo 1934 en Strasburgo, alzaca departemento Bas-Rhin, Francio; mortis la 11-an de septembro 2006 en Biederthal, Francio) estis franca pacismanino kaj politikistino.
[redaktu] Vivo
Ŝi gvidis la liston de Eŭropo-Ekologio dum la unuaj eŭropaj balotoj en 1979. La listo ricevis 4,39 % de la voĉdonoj, entute 888.134.
En 1983 ŝi partoprenis "faston por vivo", fastante dum 40 tagoj en Parizo por nuklea malarmiĝo.
En 1984 ŝi partoprenis la fondon de la Verduloj, franca politika partio.
En septembro 2000 ŝi ricevis la premion "Nuclear-Free Future Award" (premio por malnuklea estonto).
En 2001 ŝi fondis kun sia edzo Michel, kuracisto, kaj kelkaj amikoj la asocion "Enfants de Tchernobyl Bélarus" (infanoj de Ĉernobilo Belarusio) por helpi belarusajn infanojn infektitaj pro la katastrofo de Ĉernobilo.
Prezidanto de la franca sekcio de la internacia ligo de virinoj por paco kaj libero, ŝi anas la ĝemelkomitaton de la "Coordination française pour la Décennie" (kunordigo franca por la jardeko) de paca kaj neperforta kulturo.
Ŝi mortis pro kancero en la familia bieno, proksime de la svisa landlimo.
[redaktu] Bibliografio
- Elisabeth Schulthess, Solange Fernex, l'insoumise. Ecologie, féminisme, non-violence, Collection Ecologie, Ed. Yves Michel, oktobro 2004. ISBN 2-913492274
- (Atestoj kolektitaj de) Solange Fernex, La vie pour la vie: jeûne pour la vie: août-septembre 83, Ed. Utovie, Collection Pour que la joie demeure, 1985.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Solange Fernex forpasis, la Verduloj (france)
- Omaĝo al Solange Fernex, artikolo de René Hamm en L'Ecologiste n°20, sept-oct-nov. 2006, p. 13-14
- Omaĝo à Solange Fernex, radielsendo de Terre à terre
- Solange Fernex (germane)
- http://enfantsdetchernobylbelarus.doulecli.asso.fr ttt-ejo de la asocio "Enfants de Tchernobyl Bélarus"