Sophie Taeuber-Arp
El Vikipedio
Sophie TAEUBER-ARP (naskiĝinta je la 19-a de januaro, 1889 - mortinta je la 13-an de januaro, 1943) estis svisa artisto, pentristo, kaj skulptisto.
Taeber studis aplikitan arton en Munkeno kaj Hamburgo. En 1915 ŝi konatiĝis kun Jean Arp kaj ili geedziĝis en 1922. Ambaŭ engaĝiĝis en la Zurkika Dada movado. Ŝi planis pupojn kaj dekoracion por la spektakloj ĉe la Cabaret Voltaire, kie ŝi ankaŭ partoprenis kiel pupisto kaj dancisto.
Taeuber-Arp ankaŭ instruis ĉe la Zurika Lernejo de Artoj kaj Slojdoj de 1916 ĝis 1929.
Ekde la malfruaj 1920-aj jaroj, ŝi loĝis en Parizo kaj daŭre eksperimentis kun desegnado. Ŝiaj povoj evoluiĝis en grandskalan internan skizon kiam ŝi kreis radikalan internon por teejo/kafejo.
Dum la 1930-aj jaroj, ŝi esprimis Konstruismajn simpatiojn per membriĝo en la grupojn Cercle et Carré kaj abstraction-création. Ŝi ankaŭ eldonis sian propran Konstruisman ĵurnalon, titolitan "Plastique."
Taeuber-Arp, Sonia Delaunay, kaj aliuloj kreis artan kolonion ĉe Grasse en suda Francio, post esti fuĝintaj el Parizo pro la antaŭmovo de la germana invado. La kolonio aktivis de 1941 ĝis 1943, kiam Taeuber-Arp mortis dum vizito al Svislando en terura akcidento kun kuirforno.
Ŝi figuriĝis sur la biletoj de 50 svisaj frankoj, ellasitaj ekde 1995.
[redaktu] Referenco
Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 23-an de januaro, 2007.