Stanisław Karolczyk
El Vikipedio
La polo Stanisław KAROLCZYK (naskiĝis la 14-an de aprilo 1890 en Lodzo, mortis en 1966) estis oficisto, esperantistiĝis en 1907, tre aktivis en la pola Esperanto-movado. Li estis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj kelkajn jarojn redaktoro de Pola Esperantisto. Li multe tradukis el la verkoj de polaj aŭtoroj kaj aperigis sub la kaŝnomo "Eska" poemojn en diversaj gazetoj. En la jaro 1912 aperis lia verko Unuaj agordoj eldonita de Stanisław Zygmunt Braun.
Sep poemoj de Karolczyk eniris la libron Esperanta Antologio.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |