Starina (rezervujo)
El Vikipedio
Akva rezervujo Starina kuŝas en la plej orienta angulo de Slovakio kaj provizas kun trinkakvo Prešov-n, Košice-n kaj aliajn urbojn kaj vilaĝojn. Pro ĝia konstruado en la 80-aj jaroj estis ruinigitaj sep vilaĝoj. Ĝi troviĝas sur la rivero Cirocha. La areo estas 240 ha. Enhavo estas 59.8 milionoj m3 da akvo. La akvujo esis konstruita pro provizo de Orienta Slovakio per trinka akvo en jaroj 1981-1986. La akvujo estas en Nacia parko Poloniny.