Sukeracero
El Vikipedio
<imagemap>: must specify an image in the first line Sukeracero |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj de sukeracero
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Acer saccharum Marshall |
||||||||||||||
Distribuo de sukeracero
|
La formo de la |
Dum aŭtuno, ĉefe tiu periodo ankoraŭ varma ĵus antaŭ vintro, kiu en tiuj landoj nomatas "indiana somero", la folioj de sukeraceroj montras aŭtune belegajn kolorojn; de hela flavo ĝis briletanta ruĝ-oranĝo kaj regas la bildon de la pejzaĝo. Ekzemple ĉi maldekstre kaj sube:
Kiel la nomo konjektigas sukeracero estas uzata por la produktado de sukero. Per 2,5 centimetrojn profundaj truoj en la arbotrunkoj oni eltiras sukon kiu enhavas 3 ĝis 10 procentoj da sakarozo. Ene de 4 semajno unu arbo liveras 50 ĝis 100 litrojn da suko, el kiu oni plejparte produktas siropon.
La ligno estas unu el la plej duraj inter la acerlignoj. Ĝi estas alte taksata por la uzo en mebloj kaj plankoj.
La sukeracero estas preferata strat- kaj kortarbo. Ĝi estas facile generebla kaj transplantebla. Ĝi kreskas relative rapide. Kun densa foliaro ĝi ankaŭ estas unu el la plej taŭgaj arboj, se oni deziras ombron.
Ĝiaj malprofunde etendiĝantaj radikoj povas konkurenci kun subarbe kreskantaj herboj.
La folioj estas 10-15 cm longaj kaj speciale larĝaj. Ili posedas kvin lobojn. La bazoj de la loboj estas relative mallarĝaj; kontraste la pintoj estas larĝaj kaj profunde entranĉitaj.