Surogata skribosistemo
El Vikipedio
Ĉar Esperanta alfabeto havas supersignojn, ĝis nuna tempo diversaj surogataj sistemoj estas uzataj, pro du kialoj:
- Multaj klavaroj ne havas ĉapelitajn literojn, kaj la uzanto ne havas (aŭ ne scias) bonan metodon por enigi tiajn literojn.
- Kvankam softvaro ekzistas por facile enigi ĉapelitajn literojn en komputilon, oni ankoraŭ devas uzi surogatajn literojn en kuntekstoj kiuj ne bone traktas tiajn literojn, ekzemple retpoŝto kaj novaĵgrupoj. Multaj malnovaj normoj kaj softvaro nur traktas tekston en la formatoj ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1).
Ĉefaj sistemoj estas:
El la diversaj surogataj skribosistemoj nur la H-sistemo estas difinita en la Fundamento de Esperanto, la baza regularo de Esperanto. Tial iuj konsideras la H-sistemon eĉ kiel duan oficialan ortografion de Esperanto.
Pro granda evoluo de komputilaj sistemoj nun ne estas granda bezono uzi surogatajn skribmetodojn por indiki Esperanto-literojn, vaste uzata en la reto Unikodo, subtenata de preskaŭ ĉiuj retumiloj kaj retpoŝtlegiloj ebligas rektan endonon de E-literoj. Tamen multaj plu preferas tajpi uzante H aŭ X-sistemon, kiuj estas aŭtomate tuj konvertataj en la ĝustajn cirkumfleksohavajn E-literojn. La plej populara programo por tiu estas Ek, implementita de Jurij Finkel. Aliaj homoj preferas komence pretigi tekstojn en X-sistemo kaj poste konverti ilin al la ĝustaj signokodoj uzante makroojn de Microsoft Word.
Indas mencii, ke kelkaj homoj ne konsideras H-sistemon surogata kaj vaste uzas ĝin en ĉiuj siaj verkoj, sen konverti ĉion ajn al Unikodo, eĉ se ekzistas tiu eblo (pro tio, ke kelkaj novaĵserviloj, retpoŝtlegiloj kaj ĉi-cele uzataj poŝtelefonoj estas fidindaj nur pri la ĝusta transdono de la literoj a-z, A-Z, ciferoj 0-9 kaj plej kutimaj interpunkciaj signoj). Tiel aperas ĉiuj tekstoj en la paĝaro Miresperanto de Nikolao Griŝin.
[redaktu] Konformo al la Fundamento
La Fundamento de Esperanto krom la baza esperanto-alfabeto mencias kaj agnoskas kiel permesitan surogatan skribosistemon nure la H-sistemon. Tamen, laŭ la decido aprobita en 2007 de la Akademio de Esperanto, kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tiu ĉi deklaro efektive ĝustigas la uzon de aliaj surogataj skribosistemoj ekz. kiam ili estas uzataj kadre de interna teĥnika solvo (kaj en ĉiuj aliaj cirkonstancoj kiuj respondas la difinon de la Akademio).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Transkodigilo de Esperanto
- La skribado de Esperanto per Vindoza komputilo kaj interrete de Andreas Kück
- Noto pri cxapeloj el hejmpaĝo de Portugala Esperanto‑Asocio
- Substituaj alfabetojel hejmpaĝo de Pejno Simono
- SEFOSAS - SEN-ESTSEPTE FONETIKA ORTOGRAFIO SEN ALDONAY SIGNOY
- NHA - Nova Help-Alfabeto
- Paĝaro de Nikolao Griŝin (en H-sistemo)
- Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio (Akademio de Esperanto)