Târnava Mare
El Vikipedio
Târnava Mare (hungare: Nagy-Küküllő) estas rivero en Rumanio, la maldekstra flankrivero de Mureş en la Baseno de Transilvanio. Ĝi estas 186 km. longa. Ĝi fontas en la vulkana parto de la Orientaj Karpatoj en la Gurghiu-montaro, trairas la basenon en orient-okcidentan direkton kaj ĉe Teiuş enfluas en Mureş-on. Sur ĝian superan etapon oni konstruis ĉe Sub Cetate, komunumo Zetea akvorezervejon. Ĝia ununura pli granda flankrivero, la Târnava Mică enfluas en ĝin ĉe Blaj. En ĝia valo formiĝis densa setlegejaro. Laŭ la ĉefvojo kaj fervojo en ĝia valo troviĝas gravaj industriaj kaj kulturaj centroj kiel Odorheiu Secuiesc, Sighişoara, Mediaş, Copşa Mică, Blaj.