Tadeusz Kotarbiński
El Vikipedio
Tadeusz KOTARBIŃSKI (naskiĝinta en 31-a de marto 1886 en Varsovio, mortinta en 3-a de oktobro 1981 en Anino ĉirkaŭ la Varsovio)- estis unu el plej bonaj polaj filozofoj. Li estis reprezentanto de skolo Lvove-Varsovia.
Kiam li finis liceon de nomo de Jan Zamoyski en Varsovio li komencis studi filozofion ĉe Kazimierz Twardowski en Lvovo. Poste li estiĝis profesoro de Varsovia Universitato kaj la rektoro de Lodza Universitato. Li estiĝis ankaŭ la prezeso de Pola Akademio de Sciencoj (PAN), Pola Filozofa Asocio (PTF) kaj Internacia Instituto de Filozofio.
Li estis la kreinto de reismo- la materiala koncepto filozofia- kaj la kunkreinto de prakseologio- la teorio de praktika ĝeneraleco. Kune kun Kazimierz Twardowski, Roman Ingarden kaj Kazimierz Ajdukiewicz li estis inter la plej gravaj analitikaj filozofoj en Pollando.
Li interesiĝis ankaŭ pri Esperanto kaj skribis pri ĝi: "la plej genia kunigo de logiko kaj simpleco".
[redaktu] Ĉefaj Verkoj
- Elementy teorii poznania, logiki formalnej i metodologii nauk (1929)
- Traktat o dobrej robocie (1955)
- Sprawność i błąd (1956)
- Medytacje o życiu godziwym (1966)