TAZARA
El Vikipedio
TAZARA estas fervoja linio inter Tanzanio kaj Zambio. Ĝi ligas la tanzanian havenon Daresalamo al la zambia urbo Kapiri Mupoŝi, fervoja stacio de linio inter Lusako kaj Kitwe.
La nomo estas anglalingva mallongigo de Tanzania-Zambia Railway (tanzania-zambia fervojo. La linio longas ĉ. 1860 km, el kiuj ĉiu lando havas proksimume duonon. Ĝi estas la sola fervojo en Tanzanio, kiu transiras landlimon al najbara lando. Male al la aliaj tanzaniaj linioj, kiuj havas ŝpuron de unu metro, ĝi uzas ŝpuron de 1.067 mm, kutiman en suda Afriko.
TAZARA ekestis inter 1970 kaj 1975 por krei trafikan ligon inter suda kaj orienta Afriko. Ĝi estis subtenata per kredito de Ĉinio, kiu celis redukti la dependecon de Zambio de la vojoj tra Sudafriko. La projekto kostis ĉ. duonan miliardon da dolaroj kaj estis la plej kosta eksterlanda projekto de Ĉinio iam ajn.
Inter Daresalamo kaj Kapiri Mupoŝi la fervojo trairas altodiferencon de 1.400 metroj. Ĝia trafiko estas grava ne nur por Tanzanio kaj Zambio, sed ankaŭ por Malavio, Kongo Kinŝasa, Zimbabvo kaj Sudafriko.
La fervojo estas ŝtate administrata de Tanzanio kaj Zambio. Ĉar de 1990 al 2003 okazis grava malkresko de la vartrafiko (de 1,2 Mt al 0,63 Mt) kaj necesas multe da mono por ripari malnovajn lokomotivojn, la du landoj nun konsideras privatigon de la linio.
Jen la gravaj stacioj de TAZARA:
- Daresalamo, haveno ĉe Hinda Oceano
- Ifakara
- Kidatuo, fervoja branĉlinio norden al Kiloso kaj la ĉefurbo Dodomao
- Mlimba
- Mubejo
- Tunduma (Tanzanio)
- Kasama (Zambio)
- Mpika
- Serenje
- Kapiri Mposhi, ligo al zambia fervojo
Veturado en ekspresa pasaĝera trajno daŭras ĉirkaŭ 40 horojn (2006), 25 en Tanzanio kaj 15 en Zambio. Tio signifas mezuman rapidon de iom pli ol 40 km/h.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- www.tazara.co.tz, retejo de TAZARA