Temistoklo
El Vikipedio
Temistoklo naskiĝis en 525 a.K. en Ateno, apartenis al familio de malgrandaj komercistoj sen riĉeco, estis politikisto kaj granda generalo. Li havis gravan rolon en la venko de grekoj en la dua meda milito.
Antaŭ partopreni de batalo de Maratono, al li estis evidente ke la futuro de Ateno dependos de mararmeo. Arkonto de Ateno en 493 a. K., stratego en -490 kaj ĉefo de la partio popola de demokratiistoj, ekde 483 a. K., li uzis la rentojn de la minoj de arĝento de Laurion por konstrui militajn triremojn, kaj disvolvigi kaj fortigi la havenon de Pireo.
Kiam la danĝero de invado de persoj restis okulfrapa, li sukcesis konviki la grekojn de malsamajn ŝtat-urbojn unuiĝis en la Tutgreka ligo.
Dum la batalo de Salamino en 480 a. K., Ateno, kiu havis 200 ŝipojn, povis oferi 150 triremojn po la 310 kiujn havis la grekojn. Temistoklo komandis la grekan ŝiparon, kaj, danke al lia strategio, ili venkis la persan ŝiparon.
Temistoklo klopodis garantii sekurecon al Ateno, sekvante sia mara politiko, igis kontrui la grandajn murojn ligante Ateno al Pireo, malgraŭ la opozicio de Sparto.
Dotita de granda karismo kaj elokvenco, avida de glorio kaj riĉeco, li tute ne havis skrupulojn kiel politikisto. Aristido la Justulo akuzis lin de deturni la publikan monon, kaj li, per sia influo apud la popolo, sukcesis ekzili Aristidon.
Sed la amo de Temistoklo al lukso, kaj lia tirana orgojlo, malkontentigis siajn kompatriotojn. Li konfliktigis kun Cimon, filo de Miltiado, pri la strategio por sekurigi la atenan hegemonion. Temistoklo pensis, korekte, ke la plej granda minaco al Ateno estis Sparto, ne la Persa imperio.
Pro tiuj konfliktoj, li estis ekzilita per ostracismo. Li refuĝis unue en Argos, kie li stimulis revolton kontraŭ Sparto. En morta danĝero, li refuĝis apud persa reĝo Artakserko, filo de Kserkso, kiun Temistoklo venkis en Salamino. La reĝo donis al li la estraro de la grekajn urbojn sub persa kontrolo en Azio. Tiun oficon li havis ĝis sian naturan morton en 460 a. K. 65 jaraĝa.