Tendo
El Vikipedio
Tendo estas movebla loĝejo el ŝtofo. Ankaŭ ĝi plejofte enhavas bastonojn aŭ arkojn por formiĝi.
Tendo estadas kun skeleto el rektaj bastonoj (tuboj) aŭ kun skeleto el arkoj.
Tendoj estadas uzataj en armeo kaj turismo.
Tendoj estas por diversa kvanto da loĝantoj, ekde 1 ĝis kelkdek. Ankaŭ estadas tendoj por aĵoj.
Ĉar tendo estas movebla ĝenerale pli bonas se ĝi estas malpli peza kaj oni strebas al la malpezeco. Pro progreso en materialoj kutima pezo de tendo por tri homoj malpligrandiĝis de 12 kg en 1940 ĝis 3 kg en 2000
vidu ankaŭ:
Kategorioj: Armeo | Loĝado | Turismo