Jurto
El Vikipedio

Jurto (de la tjurka vorto jurt, jurta "nomada loĝloko") estas granda familia tendo el ligna framo kaj felta tego tipe uzata de centraziaj nomadoj. La jurto tre taŭgas por la nomada vivstilo, ĉar ĝi estas facile muntebla kaj transportebla. Plie ĝi efike protektas kontraŭ la malvarmo, varmego pluvoj kaj forta vento.
Jurtoj estas plu vaste uzataj en stepo de Mongolio.