Tenkū no shiro Rapyuta (filmo)
El Vikipedio
"Laputa, la kastelo en la ĉielo" | |
---|---|
Originala titolo | 天空の城ラピュタ Tenkū no shiro Rapyuta |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 124 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
Scenaro | MIYAZAKI Hayao |
Produkto | TAKAHATA Isao |
Tenkū no shiro Rapyuta (天空の城ラピュタ [tenkū no ŝiro rapjuta], "Laputa, la kastelo en la ĉielo", 1986) estas la dua kina animea filmo de Studio Ghibli kaj estis reĝisorita de MIYAZAKI Hayao.
La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
Kelkaj ideoj por tiu filmo estis preparitaj jam dek jaroj antaŭe per MIYAZAKI Hayao mem, kiam li estis dungita per la filmo-konzerno TOHO por elpensi koncepton de televida serio, sed tiutempe la projekto ne realiĝis.
[redaktu] Intrigo
La mondo de tiu filmo estas mondo en kiu ekzistas la legendo de Laputa dirante ke la homaro antaŭ longa tempo inventis pli kaj pli multaj metodoj por flugi, ĝis multaj urboj ŝvebis en la ĉielo, sed finfine unu post la alian falis surteren. Nur unu el ili - Laputa - restas ĝis nun en la ĉielo, sed estas kaŝata kontraŭ la okuloj de homoj.
La filmo komencas kun drama sceno en kiu bando de piratoj atakas kaj invadas grandan aerŝipon, kaj Shīta, provante eskapi, falas el fenestro suben kaj falante svenas ...
[redaktu] Ĉefaj personoj
- Shīta ( シータ [ŝīta] )
- La junulino Shīta, la protagonisto de tiu filmo, posedas bluan ŝtonon kun misteraj fortoj, kiun ŝi heredis de ŝia patrino. Ŝi estas persekutita de bando de piratoj kaj ankaŭ de la armeo, kiuj volas uzi la ŝtonon por siaj celoj. Shīta kontraŭe volas nur scii la verecon pri la legendo de Laputa, ĉar ŝia ŝtono kaj ŝia sekreta familia nomo ŝajnas rilataj al Laputa.
- Pazū ( パズー [pazū] )
- La junulo Pazū, kies patro diris ĝis sia morto esti vidinta Laputa-n, sed neniu kredis lin. Kiam Pazū ekkonas Shīta-n, li volas helpi al ŝi en la serĉo por Laputa kaj la vereco.
- Musuka ( ムスカ [musuka] )
- La mistera registar-komisiito Musuka kunlaboras kun la armeo por kapti Shīta-n kaj ŝian ŝtonon. Li serĉas potencon kaj ankaŭ li posedas sekretan familian nomon ...
- Dōra ( ドーラ [dōra] )
- Dōra, la estrino de la piratoj, zorgas pri ŝiaj filoj kaj ne estas tiel malbona kiel unue ŝajnas.
- Dōra no musukotachi ( ドーラの息子たち [dōra no musukotaĉi], "la filoj de Dōra" )
- La filoj de Dōra, ĉiuj iomete "patrinaj dorlotitoj", laboras kiel piratoj sub la ordono de ilia patrino.
- Shōgun ( 将軍 [ŝōgun], "generalo" ), li estas alparolita Kakka ( 閣下 [kakka], "Ekscelenco" )
- La generalo de la armeo konkuras kontraŭ Musuka por Laputa, sed li pensas nur pri legendaj trezoroj.
- Pomu-jīsan ( ポムじいさん [pomu-ĝīsan], "Pom-avĉjo" )
- La grandaĝa eremito helpas al Shīta kaj Pazū, kaj avertas la junulojn pri la danĝeraj fortoj de la blua ŝtono.
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
lingvo | titolo | signifo | |
japana | 天空の城ラピュタ | Laputa, (la) kastelo en (la) ĉielo | |
angla/UK | Laputa: Castle in the Sky | Laputa: kastelo en la ĉielo | |
angla/Usono | Castle in the Sky | kastelo en la ĉielo | |
germana | Das Schloss im Himmel | la kastelo en la ĉielo | |
france | Le château dans le ciel | la kastelo en la ĉielo | |
itala | Laputa: Castello nel Cielo | Laputa, kastelo en la ĉielo | |
hispana | el Castillo en el Cielo | la kastelo en la ĉielo | |
rusa | Небесный замок Лапута | (la) ĉiela kastelo Laputa | |
ĉeĥa | Laputa: Zámek v oblacích | Laputa: (la) kastelo en (la) nuboj | |
ĉina | 天空之城 | (la) kastelo en (la) ĉielo |