Japana lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj Familioj > Altaja lingvaro > Japana
Japana lingvo (日本語 [Nihongo]) | |
---|---|
Estas parolata en: | Japanio |
Tuta parolantaro: | 127.000.000 |
Rangordo: | 8 |
Klasifikita: | Disputoj abundas. Izolita lingvo |
Nacia Lingvo de: | Japanio |
Lingvaj codoj | |
ISO 639-1: | ja |
ISO 639-2: | jpn |
SIL: | JPN |
- Origino: nekonata
- Skribo: Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj
La japana lingvo estas la nacia lingvo de Japanio. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.
Enhavo |
[redaktu] Parencoj kaj origino
La sola konata parenco de la japana estas la rjukjua (Ryūkyū) lingvo, parolata en la Rjukjuaj Insuloj sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardata kiel dialekto de la japana. La rjukjuaj dialektoj estas pli-malpli interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjua neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.
[redaktu] Gramatiko
La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas ne prepoziciojn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato. La substantivo ne flekciiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, plurnombro estas nedeviga. La verbo flekciiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.
[redaktu] Vortprovizo
La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.
Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:
- iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, ... dek)
Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:
- hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, ... dek)
Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.
Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") -> pasokon
[redaktu] Skribo
La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:
- Ĉinaj signoj (Kanzi): signoj pruntita el najbara Ĉinio ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Ekzistas 1945 normigitaj ĉinaj signoj, kiujn ĉiu japana infano devas lerni, sed miloj da pliaj ekzistas.
- Rondaj kanaoj (hiragana): signoj, kiuj reprezentas silabon, aŭ pli precize moraon. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj, kaj oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn por kiuj ne ekzistas (normigitaj) ĉinaj signoj.
- Strekaj kanaoj (katakana): signoj, kiuj same reprezentas moraon, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn.
- Latinaj literoj (rōmazi): Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, vojmontriloj, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo Kunrei (japane 訓令 - direktivo) aŭ Monbusyo (japane 文部省 - kultura ministerio), sed ankaŭ plejofte uzata estas la Hepburn-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata eĉ en Japanio, ĉar estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana: ankaŭ la oficialaj retejoj de la japana registaro uzas la hepburnan. Tamen, ĝi estas pli konciza ol la sistemo Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto "mi" estas skribita "watashi" laŭ la sistemo Hepburn, kaj "watasi" per la latinigo Kunrei, kaj prononciĝas Ŭataŝi.
- arabdevenaj nombrosimboloj, sed japana skribo ankaŭ uzas sian propran nombrosimbolaron
- grekaj literoj estas troveblaj en la sciencoj kaj en formuloj, vidu ekzemple jenan artikolon el la japana vikio, kio montras ĉiujn ses skribsistemojn kune uzantajn: http://ja.wikipedia.org/wiki/不確定性原理
Ofte oni apudigas silabajn kanasignojn al maloftaj ĉinaj signoj por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko, tamen kun horizonta direkto supere.
Jen la bazaj signojn de la ronda kaj la streka kanaaroj (kun latinliteraj prononcindikoj):
La voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distiniĝas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.
En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.
[redaktu] Famaj aŭtoroj de la japana
- OE Kenzaburo
- KAWABATA Yasunari
- MURAKAMI Haruki
[redaktu] Japanaj vortoj je Esperanto
Interalie troviĝas:
aikido, animeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigado de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, ĵudo, kamikazo,karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵao, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, Ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj
[redaktu] Patro Nia
天にましますわれらの父よ、 [ten ni maŝimasu ŭarera no ĉiĉi jo] 願わくは御名を崇めさせ給え。 [negaŭaku ŭa mina o agamesase tamae] 御国を来たらせ給え、 [mikuni o kitarase tamae] 御心の、 [mikokoro no] 天になるがごとく、地にもなさせ給え。 [ten ni naru ga gotoku, ĉi nimo nasase tamae] われらの日用の糧を今日も与え給え。 [ŭarera no niĉijō no kate o kjō mo atae tamae] われらに罪を犯す者を、 [ŭarera ni cumi o okasu mono ŭo] われらが赦すごとく、 [ŭarera ga jurusu gotoku] われらの罪をも赦し給え。 [ŭarera no cumi o mo juruŝi tamae] われらを試みにあわせず、 [ŭarera o kokoromi ni aŭasezu] 悪より救い出したまえ。 [aku jori sukui daŝi tamae] (国と力と栄えとは、限りなく汝のものなればなり。 [kuni to ĉikara to sakae to ŭa kagirinaku nanĵi no mono nareba nari]) アーメン [āmen]
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Esperanto-Japana kaj Japana-Esperanto vortaroj traserĉeblaj
- La ortografio de japana lingvo
- Vortaroj en la katalogo DMoz
[redaktu] Triviale
- En japana lingvo dankon signifas penison, do kelkaj japanoj - speciale virino - malŝatas paroli ĝin, do ili parolas dankas anstataŭ dankon.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: