Tiberio Morariu
El Vikipedio
Tiberio MORARIU (naskiĝis el geedziĝo de rumano kaj hungarino la 28-an de septembro 1901 en Kassa, nun Koŝice - mortis la 4-an de julio 1987 en Stokholmo, Svedio) estis rumano, E-instruisto, redaktoro, kunlaboranto de diversaj gazetoj ktp.
E-isto de 1921 pere de A. Cseh. De 1921 sekr. de EK en Cluj, de 1923 sekr. de REC en Bucureşti. En 1924 instruis E-n en la policoficira altlernejo en B. Fondis en 1924 la RE Instituton kaj estis ĝia dir. Estis ĉefdel. de UEA por Rumanujo. Gvidis Cseh-kursojn en Rumanujo, 1922-28; en Svedujo 1928-31, 1933. Dum la sama periodo li gvidis plurajn kursojn por instruistoj en Stockholm, Helsingborg kaj en Danujo (Odense). Post lia edziĝo al L. Andersson, ili ambaŭ gvidis kursojn en diversaj landoj. Lian instruistan kaj prop-istan sukceson montras la datoj: 100 kursoj, ĉ. 5000 kursanoj, 200 paroladoj, (15 per radio). Kunlaboris al E. Triumfonta, poste al HDE, E kaj LM (originalaj noveloj, skizoj, kaj tradukaĵoj). Dume aperis liaj fidelaj, artaj kaj esprimriĉaj tradukaĵoj el la rumana literaturo: Niĉjo Mensogulo (de Brătescu-Voineşti, 1927), Nobela peko (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akademio, Sonorilo kaj kanono (de Isac, 1930). Premiita oratoro dum la UK 1931.
F. SZILÁGYI