Tihany
El Vikipedio
Hungario Veszprém (departemento)
Tihany (pron. Tihanj) estas malnova vilaĝo sur samnoma duoninsulo ĉe la norda bordo de Balatono kun belega pejzaĝo al la lago kaj kun pitoreska naturo. La abatejon kaj klostron oni fondis en 1055, en ĝia fonda dokumento (fondletero?) troviĝas kelkaj hungaraj vortoj: ili estas la unuaj skribaj memoraĵoj de la hungara lingvo.