Trifolio
El Vikipedio
Biologio > Botaniko > Angiospermoj > dukotiledonaj plantoj > fabacoj
trifolio (Trifolium) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj kun trifolieraj folioj kun plej ofte kape aŭ spike aranĝitaj, ruĝaj, blankaj aŭ flavaj floroj havantaj gamopetalan korolon, kiu velkinte restas enfermanta la malgrandan guŝon. El la ĉ. 300 specioj de la genro, oni uzas ĉ. 30 speciojn kiel kultivitan furaĝoplanton aŭ kiel parton de paŝteja herbo. La kultivitaj unujaraj specioj indiĝenaj ĉe la mediteranea klimato (korm kelkaj specioj de la Nord-Amerikaj montaroj).
[redaktu] En Mez-Eŭropo
La plej grava furaĝplanto en Mez-Eŭropo estas la plurjara ruĝa trifolio, kiu estas – post la luzerno – la plej ofte kulturita plurjara furaĝoplanto.
La plej ofta unujara specio estas la postrikolta (stopleja) trifolio (T. arvense), kiu estas malfru-somera agra herbo.
La specioj de trifolio troveblas sur ĉiu kontinento krom la antarkto. Ilia plimulto estas humidoŝatanta.
gamopetala havanta korolon el kunkreskintaj petaloj. Same pri gamosepala.