Vikipedio:Ujo por kuriozaĵoj
El Vikipedio

Ridu kun ni!
Ne ĉiu tuj je la unua provo sukcesas krei tolereblan, ĝenerale akcepteblan vortoesprimon, fojfoje iu anonimulo faras iun ŝerceton (kiu estas fare de niaj atentemaj administrantoj tujsekve forviŝata), sed ankaŭ diskutaj kaj aliaj paĝoj enhavas liniojn, kiuj ne devus perdiĝi en forgesiteco. Multe da alilingvaj Vikipedioj ankaŭ konservas tiajn mensajn elkreaĵojn de niaj grizaj ĉeloj por la sekvaj generacioj kiel pruvon de tio, kiom malfacilas la kreiva vojo, kiun ĉiu de ni vikipediistoj devas trairi. Tial volas ankaŭ la Vikipedio en Esperanto dokumenti la sensencaĵojn, sp(i)ritajn misojn kaj ceterajn aĵojn, kiuj ĉe tiu ĉi servilo aperis, kaj savi ilin elde la buŝaĉegoj de la manĝemaj pistiloj.
Bonvolu mencii ĉe ĉiu nova enskribo la daton de ties aldono; se ili ne estis de la originala paĝo forviŝitaj, sed redaktitaj kaj restis alireblaj en la historio de redaktoj, donu ligilon al ili, sed prefere ne tuj en la nomo de la artikolsekcio. Se foje kompleta vikipedia artikolo apartenas al vikipedia humuro kaj se ne estas probable, ke oni poste povus anstataŭigi tiun artikolon per sencohava teksto, tiam bonvolu konservi la artikolon kaj marki kiel humuraĵon enmetante ŝablonon Humuro tute supren. Tiel la artikolo aŭtomate enmetiĝas en liston de artikoloj, kiuj apartenas al vikipedia humuro, kiu videblas ĉe kategorio Vikipedia humuro.
Por diskuto pri forigitaj artikoloj kaj eventuale aliaj detaloj pri ili bonvolu viziti Forigendaj artikoloj.
![]() |
Ĉi tiu paĝo enhavas materialon trovitan humura kaj estas konservita pro tiu kialo. Ĝi NE estas uzebla, nek uzinda, por ajnaj esploroj aŭ serioza apliko. |
Enhavo |
[redaktu] Geografiaj, historiaj kaj ceteraj disciplinoj
[redaktu] Teĥniko, fiziko, ĥemio kaj ceteraj
[redaktu] Bestaro, biologio kaj parencaj sciencoj
[redaktu] Vespo
Versio de la 5-a de aŭgusto 2003. Post unujara hezitado forigis Vikipediisto:62.147.105.123.
- Vespoj estas iuspecaj insektoj, kiujn multaj trovas ege ĝenaj ĉar ili pikas onin kaj ĝenerale ĝene ĝenas onin.
- Kiel mortigi vespon
- Ĵurnala metodo
-
- Rulu ĵurnalon por fari bastonon
- Forte batu la vespon
- Malsatiga metodo
- Metu glason super vespon
- Atendu ĝis ĝi mortos pro malsato
- Mikroonda metodo
- Metu glason super vespon
- Ŝovu dikan paperon sub glason, por havi porteblan kaptitan vespon
- Metu en mikroondan fornon
- Elektu potencnivelon laŭ dezirata vespmortrapideco
- Nukleumu
- Vespero estas parto de disŝirita vespo.
[redaktu] Socio, sporto
[redaktu] Movado sen Mono
Trovita en la Testejo en kontribuo de la 18-a de februaro 2005. Malaperis dum purigo je la 2-a de februaro 2006 fare de Vikipediisto:Blahma.
Ĉar mi lastatempe parolis pli la hispanan ol Esperanton, mi pensis pri es:mono, fakte simio en Esperanto. Movado sen Simio. Jen bonega titolo. Ho ve al tiu kompatinda movado, al kiu mankas simio. Birdflugo 13:48, 20. Sep 2006 (UTC)
[redaktu] Buŝa seksumado
Versio de la 7-a de septembro 2005. Post unu jaro ekde la unua enmeto de la 10-a de septembro 2004 reverkis Vikipediisto:Blahma.
- Ĉar la tuta homa korpo (de la verto ĝis la ungoj) estas seksumilo, buŝa seksumado estas unu el la plej konataj, oftaj kaj ĝuindaj manieroj seksumi.
- La verbo buŝi mem signifas jen franzi, jen midzi, jen (ĝenerale) sekse eksciti alian personon per la buŝo, kisante, lekante aŭ mord(et)ante:
- --Buŝu min!
- Oni povas, ekzemple, buŝi (ankaŭ aŭ ekskluzive) la anuson.
[redaktu] Lingvoj kaj lingvistiko
[redaktu] Ĉina lingvo
Aperis en Diskuto:Ĉina lingvo je la 29-a de julio 2005. Post 2 horoj kun komento forigis strangan "ĉinan lingvon", verŝajne de vandalo forigis Vikipediisto:Umberto.
- junjaoghslki fghsgdy ghjkjhslki nhjkla ghdk bghklki yhçhkls+kjk hds jujii
[redaktu] Falsaj amikoj en la rusa
Aperis en la Listo de falsaj amikoj je la 14-a de januaro 2006 (ĉi tie konservitaj nur la amuzaj listeroj). Post 31 horoj forigis Vikipediisto:Blahma.
- Rusa lingvo
-
falsamika rusa vorto signifas (ankaŭ) similas al la Esperanta vorto simila vorto tradukita ебать fiki JEB Великобританские Молодые Эсперантисты Путин rusa prezidento putino проститутка
[redaktu] Ceteraĵoj
[redaktu] Vivu la espero!
Trovita en la Testejo en kontribuo de la 15-a de januaro 2003. Malaperis dum purigo je la 2-a de februaro 2006 fare de Vikipediisto:Blahma.
- Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon.
[redaktu] Fikipedio
Alidirektilo Fikipedio por la artikolo Vikipedio estis kreita la 15-an de julio 2006 de anonimulo 84.61.36.239. Ĝi estis forigita la 23-an de julio de Marcos, post atentigo fare de Petro.
[redaktu] Mastro Jano
Pluraj verkoj de nekonata verkisto Mastro Jano trovitaj dise en la Vikipedio estas konservataj en aparta paĝo pri lia persono.