Usagi yojimbo
El Vikipedio
Usagi Yojimbo (prononcu Usagi Joĝimbo ; tiu signifas « korpogardista kuniklo) estas Usona bildrakonta serio, aŭ komikso. Estis kreita de Japanion elveninte Usona aŭtoro Stan Sakaj.
Enhavo |
[redaktu] Mallonga resumo
Usagi Yojimbo rakontas la aventurojn, en la Japanio de la komencanta 17-a jarcento (kiu ankaŭ nomigas la Edo-periodo), de samuraja kuniklo Usagi Mijamoto (Usagi Miyamoto).
Usagi, perdinte sian sinjoron dum la (fikcia) batalo de Adachigahara, nun estas ronin, tio estas vaganta, eksterklasigita samurajo. Li vojaĝas kaj trafas ĉiajn specojn de uloj, amikajn kiel malamikajn : kamparanoj, rabistoj, dungitaj murdistoj, ninĝaj klanoj, kaj tiel plu.
En la universo de Usagi Yojimbo, ĉiuj protagonistoj havas antropomorfan ŝajnon. Anstataŭ la veraj animaloj estas reptilioj, diplodoko-ŝajnema tokage, la japana vorto por « lacerto ».
[redaktu] Ĉefaj protagonistoj
- Gennosuke Murakami: li estas rinocera dungita ĉasisto de banditoj. Ofte grumblema, maldelikata, friponema kaj kolerema, tiu fiera ulo finfine estas honesta homo, kaj la plej bona kunhelpanto de Usagi.
- Tomoe Ame: ŝi estas samuraja katino, la timinda korpogardisto de l’sinjoro Norijuki. Ŝi faris la konon de Usagi tiam, kiam la Neko ninĝa klano penis murdi ŝian sinjoron.
- La sinjoro Norijuki (Lord Noriyuki): kvankam ankoraŭ infano, li estas saĝa, kuraĝa kaj amikema panda feŭda sinjoro. Estas la lasta heredanto de la Gejŝu klano, kaj pro tio havas potencaj malamikoj...
- Ĉizu (Chizu): ŝi estas katino, la ĉefo de la Neko ninĝa klano. Kvankam ŝia klano ofte batalis kontraŭ Usagi, li kaj ŝi havas, tutlonge de liaj aventuroj, ambaŭsencaj rilatoj.
- Ĝej (Jei): li estas senokula lupo, terura kaj fatala murdisto ; li firme asertas, ke li estas elsendita de la dioj, kaj li videble havas sorĉaĵa, supernatura potenco.
[redaktu] Kelkaj legindaj historioj
- « Samurajo » (2-a volumo) : tio estas retrovida historio pri la infaneco kaj la edukado de Usagi, ekde lia renkontiĝo kun Kacuiĉi (Katsuichi) ermita majstro pri militaj artoj.
- « La konspiro del’ muĝanta drako » (4-a volumo) : tiu rakonto priskribas la makiavelan komploton de feŭda sinjoro Tamakuro, avidanta la ŝogunan tronon, sekrete amasigas pafilojn, militistojn kaj pulvon.
- « Herbofalĉilo » (12-a volumo) : tiu epopea historio koncentriĝas pri la sankta spado Kusanagi (“Herbofalĉilo”), unu inter la naciaj trezoroj de Japanio. Usagi neatendite retrovas ĉi tiun spadon, ke ĝis tiam estis perdita post la batalo de Dan-no-Ura en la jaro 1185. La 15-a volumo pludaŭrigas tiun aventuron.
[redaktu] Eldonaĵoj kaj premioj
La serio Usagi Yojimbo estis por la unua fojo publikigita en la Usona revuo Albedo Anthropomorphics, en la jaro 1984. Estas nun publikigata en sia propra monata, eponima gazeto.
La historioj komune havas ĉirkaŭ 20-25 nigreblankajn paĝojn, poste reeldonitajn en volumoj. Nun ekzistas 20 volumoj en la angla lingvo (eldonitaj de Dark Horse).
Usagi Yojimbo estas tradukita en multaj lingvoj, el kiuj la hispana, la franca, la itala, la germana, la pola, la sveda, la finna, k.t.p.
Pro ĝiaj kvalitoj, vivoplena kaj fidela priskribo de la feŭda japana socio, la bildrakonto ricevis plurajn premiojn en Usono, inkluzive la prestiĝan Will Eisner Award en la jaroj 1996 kaj 1999. La Ŝtata Universitato de Portland eĉ uzis Usagi Yojimbo kiel edukan dokumenton.