Aleksandr Puŝkin
El Vikipedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri la fama rusa verkisto. Pri la samnomaj urboj vidu Puŝkin (urbo) kaj Puŝkino.
Aleksandr Sergejeviĉ PUŜKIN (ruse Александр Сергеевич Пушкин; naskiĝis la 6-an de junio 1799 en Moskvo; mortis la 10-an de februaro 1837 en Peterburgo pro grava vundo ricevita dum duelo) estis fama rusa verkisto kaj poeto. Li estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literaturo.
Junaĝe Puŝkin lernis en la liceo en Carskoje Selo (nun - urbo Puŝkin, proksime al Sankt-Peterburgo). La liceo (malfermita 19-an de oktobro 1811) estis destinita por nobelaj infanoj ekde 10-12-jara aĝo, la programo celis prepari altrangajn ŝtatajn funkciulojn.
Jam en 1815 Puŝkin deklamis en la liceo en la ĉeesto de plej elstara tiama poeto Gavriil Derĵavin sian poemon "Rememoroj pri Carskoje Selo", ricevis aprobon kaj estis rimarkita.
Jam dum licea studado Puŝkin estis akceptita en literaturan societon "Arzamas", kiu kontraŭis rutinon kaj arkaikecon en literaturo.
Puŝkin finis la liceon en 1817, kun rango de kolegia sekretario (10-a klaso el 14 ekzistantaj) kaj ricevis postenon en la Kolegio pri Eksterlandaj Aferoj. En 1819 li aliĝas literatur-teatran societon "Verda lampo", amikas kun multaj agantoj de onta decembra ribelo, kvankam mem ne partoprenas la konspiron. Tiam li verkis plurajn epigramojn kaj politikajn poemojn. Pro tiuj poemoj li en 1820 estis vokita al la general-guberniestro de Peterburgo. Al li minacis ekzilo al Siberio, tamen influhavaj amikoj sukcesis anstataŭi tion per postenigo en la urbo Jekaterinoslav (nun Dnepropetrovsk). Poste li devis servi en Kiŝinevo kaj Odeso. Pro komplika situacio, formiĝinta ĉirkaŭ Puŝkin en Odeso, en 1824 li petis eksigon el ŝtata ofico kaj estis direktita en la bienon de siaj gepatroj Miĥajlovskoje (Pskova provinco) por vivi tie sub kontrolo.
En 1826 Puŝkin estis vokita al nova imperiestro Nikolao la 1-a, al li estis persone garantiita la protekto kaj liberigo de cenzuro. Tamen en 1828 okazis esploro pro kelkaj akraj verkoj de Puŝkin; la caro ordonis ĉesigi la aferon, tamen Puŝkin trafis sub kaŝitan polican kontrolon.
En 1830 estis akceptita lia edziĝpropono al Natalia Gonĉarova, Puŝkin veturas en la bienon de sia patro Boldino (provinco de Niĵnij Novgorod) por preparoj al nuptofesto, tamen pro ĥolera kvaranteno estis devigita resti tie dum tri monatoj. Tiu Boldina aŭtuno estis plej fruktodona por lia kreado.
En 1833 Puŝkin revenas en Sankt-Peterburgon. La caro donas al li plej malaltan kortegan rangon kamer-junkro, kio estis moka kaj hontiga. En 1834 Puŝkin eksiĝas, havante multajn ŝuldojn. Plej bonaj liaj verkoj estis malpermesitaj.
Por solvi financajn kaj aliajn problemojn, Puŝkin provas eldoni literaturan revuon "Sovremennik" (Nuntempulo), tamen ne havas grandan sukceson.
Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun franca oficiro Georges d'Anthès, kaj por protekti sian honoron devis voki tiun al duelo, kiu finiĝis per mortiga vundo de Puŝkin.
[redaktu] Verkoj
- Ruslan i Ludmila (Ruslano kaj Ludmila, poemo, 1820)
- Kavkazskij plennik (Kaŭkaza militkaptito, poemo, 1822)
- Baĥĉisarajskij fontan (Baĥĉisaraja fontano, poemo, 1824)
- Poltava (poemo, 1827)
- Domik v Kolomne (Dometo en Kolomna, poemo, 1830)
- Boris Godunov (dramo, 1831)
- Evgenij Onegin (versromano, 1825-32)
- Povesti Belkina (Noveloj de Belkin, ciklo de noveloj eldonita sub fikcia aŭtora nomo, 1831)
- Mocart i Saljeri (Mozart kaj Salieri, dramo, 1832)
- Dubrovskij (romano, 1832-33)
- Pikovaja dama (novelo, 1834)
- Kapitanskaja doĉka (Kapitanfilino, romano, 1836)
- Mednyj vsadnik (Kupra rajdanto, poemo, 1836)
- Kamennyj gostj (Ŝtona gasto, dramo, eld. 1839)
krome kelkaj fabeloj kaj centoj da mallongaj poemoj.
[redaktu] En Esperanto aperis
- La neĝa blovado, rakonto, tradukis Antoni Grabowski. - Varsovio: Kelter, 1888. - 21 paĝoj.
- Boris Godunov, dramo, tradukis Vasilij Devjatnin. - Nurnbergo: Tümmel. - (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto 75)
- Boris Godunov, dramo, tradukis Vladimir Edelŝtejn. – Moskvo: Impeto, 2005 - 110 paĝoj.
- La ŝtona gasto (Kamennyj gost), proza traduko de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. - Odeso: Pres. "Centralnaja", 1895. - 30 paĝoj. (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto 84)
- Mocart kaj Saljeri (Mocart i Saljeri), dramaj scenoj, tradukis Vsevolod Lojko. - 2-a eldono - Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. – 14 paĝoj.
- La pafo, tradukis Andreo Fiŝer.
- Tri noveloj, tradukis Andreo Fiŝer. - Leipzig: Hirt, 1923. - 67 paĝoj.
- La kapitanfilino, romano, tradukis Maria Ŝidlovskaja. - Berlin: Mosse, 1927. - 176 paĝoj.
- Eŭgeno Onegin (Evgenij Onegin), romano en versoj, tradukis kaj komentis Nikolao Nekrasov. - Parizo [k.a.]: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1931. - 235 paĝoj.
- Eŭgeno Onegin (Evgenij Onegin), versromano, tradukis Valentin Melnikov. - Kaliningrado, "Sezonoj", 2005. - 256 paĝoj.
- La ŝtona gasto, miniatura tragedio en 4 scenoj. [2-a eld.] - Laroque Timbaut: Cercle Esperantiste de l' Agenais, [1989]. - 24 paĝoj.
- Aleksandr Puŝkin – 200 jaroj, elektitaj verkoj, kompilis Mikaelo Bronŝtejn kaj Vladimir Samodaj. – Moskvo: Impeto, 1998.
- La fabeloj kaj poemoj. - Rostov-Don: Eld. Verda Kukolo, 1999. - 100 paĝoj.
- A. S. Puŝkin - Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. - 2002 - 468 paĝoj.
- Car’ Nikita kaj kvardek liaj filinoj, fabelo. Tradukis Valentin Melnikov. En: "La Ondo de Esperanto", 1999:6, p.14-15. Legebla ankaŭ rete
- Letero de Tatjana al Anjegin; Anĉaro; La diabloj; Sur stratoj de tumulto bruaj; La husaro; Droninto; La eĥo, poemoj. - En: Kálmán Kalocsay (eld.): Tutmonda sonoro, paĝoj 414 - 425, volumo 2.