Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov
El Vikipedio
Vasilij Ivanoviĉ ĈUJKOV (Василий Иванович Чуйков; n. 12-an de februaro 1900 proksime al Moskvo - m. 18-an de marto 1982) estis sovetia generalo kaj pli poste marŝalo, kiu direktis la defendon en la batalo ĉe Stalingrado dum la Dua mondmilito. Li gvidis la sovetan atakon kontraŭ Berlino (1945).
[redaktu] Biografio
Li naskiĝis en kamparana familio kaj eklaboris jam en aĝo de 12 jaroj kiel meĥanika helpisto. Li aliĝis al la ruĝa armeo en aĝo de 18. Li batalis ĉe Caricin (pli posta Stalingrado).
Li membriĝis en la Komunista Partio en 1919, finstudis en 1925 en Militistara Akademio de Frunze. Li partoprenis en invado de Pollando en 1939 kaj en la rusa-finna milito (1939–40). Poste li estis armea ataŝeo en Ĉinio, sed oni ordonis lin al Stalingrado por komandi defendon de la urbo.
Post la milito, li servis en la Germanion okupanta armeo (1945–53), ekde 1949 ĉefkomandanto de la tieaj fortoj. Li estis inter 1953 kaj 1960 armea estro de kijeva militistara distrikto, poste servis en diversaj postenoj en Moskvo.
Li estis 1952–61 helpa membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio, ekde 1961 ties plenjura membro.