Verda pego
El Vikipedio
Verda verdpego | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Picus viridis |
Verda pego estas membro de familio pegedoj. Ĝi similas grizan pegon sed estas pli granda. En Eŭropo ambaŭ specioj vivas sur pligrandeco de teritorio.
Enhavo |
[redaktu] Troviĝo
Ĝi troviĝas tra Eŭropo krome Islando, Irlando kaj norda Skandinavio kaj norda Anglujo (sed norda limo de troviĝo tie malrapidege iras norden). Orienta limo de troviĝo iras en meza Rusio. En mallarĝa zono ĝia troviĝo iras el Kaŭkazo kaj suda marbordo de Nigra maro ĝis Persa golfo. Ĝi estas malmigranta. Ĝi loĝas en lando kun arbaroj - aleoj, malnovaj ĝardenoj kaj fruktĝardenoj, tombejoj kaj malfermitaj helaj arbaroj. Ĝi estas teritoria birdo.
[redaktu] Aspekto
Ĝi estas pli granda kiel Granda buntpego aŭ Griza pego. Ĝia longeco estas 32 cm. La birdo havas du ĉefaj kolorojn. Verda supera parto vosto, dorso, kolo. Suba parto kaj kapo estas helverda. Sur la kapo kaj nuko havas ruĝan koronon kaj ĉirkaŭ okulo havas nigran maskon en malsupra parto de masko kun ruĝa brido. Ino la ruĝan bridon ne havas nur nigran. La pugo de birdo estas verdete flava. La flugado de birdo estas longe ondata.
[redaktu] Nestado
Ili nestadas en kavoj de arbotrunko. Novaj paroj kreiĝas dum marto, aprilo. Ili tamburas sur malsekaj branĉoj sed ne multe. Birdaparo ĉizas kavon kune, dum kelkaj tagoj, laŭ malmoleco de ligno de 14-28 tagoj, ne en vivaj arboj, kiel buntpegoj, sed en malsekaj aŭ iomete putritaj trunkoj. Iam ili ekuzas nefinitajn aŭ lasitajn kavojn de aliaj birdoj. La kavo estas uzata kutime dum kelkaj jaroj. Dum aprilo aŭ majo ino demetas 5-7 blankajn ovojn. Poste ambaŭ birdoj kovas ilin dum 15-17 tagoj. Dum kovado parencoj alterniĝis as reciproke. Nestas ili unu foje jare. Geidoj ekflugas post 27-28 tagoj, sed parencoj nutradas ilin por aliaj tri semajnoj. Familioj disfalas dum aŭgusto ĝis novembro. Idor disflugas ĉirkauen.
[redaktu] Manĝado
Ili manĝas precipe formikoj kaj iliajn pupojn kaj larvojn. Ili kutime disrompas formikamasojn per forta beko. Ili povas fari truojn ĝis 75 cm longajn. Ili manĝadas ankaŭ aliaj insektoj , kiuj serĉadas en fendoj de ŝelo, insektaj truoj, aŭ en truoj faritaj en frostata tero (dum vintro) kaj ekprenas ilin per sia ne kutime longa lango. Dum springaj monatoj ankaŭ trebatas ŝelon de trunkoj kaj lekas sukon de arboj t.n. „ ringado de arboj“. Dum nutrado de idoj ili kaptas insektojn.
[redaktu] Voĉo
Voĉo estas tre karakteriza kaj riemblas ridegon. Ĝi sonas kiel rapida gli-gli-gli-... aŭ kli-kli-kli-... , kiu en fino estas malrapide rapidiĝata. Se li estas malpli temperamenta, malfacile estas konatigita de Griza pego, kiu havas pli melankolian voĉon.