Formiko
El Vikipedio
??Formiko | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
laboristo de specio Formica rufa
|
||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||
|
Formikoj estas specioj de la familio de formikedoj.
En la kolonioj regas tri kastoj: reĝino grandaj kaj malgrandaj laboristinoj. La grandaj laboristinoj plenumas la plej grandan parton de la laboro, nome provizas la nutraĵon kaj konstruas la neston. Ili ankaŭ zorgas pri la protektado de la nesto kontraŭ malamikoj, elĵetante metanalan acidon, kiu sekreciiĝas el venenoglando. Ĉiuminute, grandaj laboristinoj gutigas sukeran likvaĵon en la buŝon de la reĝino. Alia formiko demetas nutro-ovon, kiun la reĝino tuj glutas. Danke al tiu zorge adaptita nutraĵo, la reĝino demetas centon da ovoj tage, kiujn la laboristinoj amasigas en la kov-ĉambroj.
La malgrandaj laboristinoj zorgas pri la ovoj: ili manĝigas kaj purigas la larvetojn. La maskloj malmulte partoprenas en la vivo de la kolonio. Ili forlasas ĝin tuj kiam ili fariĝas sekse maturaj por partopreni en la geedziĝoflugoj kune kun la ontaj reĝinoj. Iom pli poste ili mortas.
[redaktu] Kuirarto
En Brazilo kelkaj specoj da manĝeblaj formikoj estas popola plado. Oni povas manĝi ĝin bakitaj aŭ eĉ krudaj sen sale. Oni akompanas ĝin per kasavo kaj pingo. Ankaŭ estas en Amazonio karnomanĝantaj formikoj tre grandaj, kiuj estas pli bonaj kuiritaj kun pipro.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |